Michel Duc Goninaz

Michel DUC GONINAZ, naskita en Parizo en 1933, eklernis Esperanton kiel gimnaziano kaj partoprenis la IJK-on en Versajlo (1949), la UK-on en Parizo (1950) kaj la Ŝvarcan kabareton „La Tri Koboldoj" (1949-56). Li studis en École Normale Supérieure de Saint-Cloud kaj en Sorbono (1954-59), en la Ŝtata Moskva Universitato (1956-57) kaj akiris licencion pri franca filologio kaj beletristiko kaj agregacion pri la rusa lingvo.

Instruis dum kelkaj jaroj en Pariz-regionaj duagradaj lernejoj kaj ricevis instruoficon de asistanto, poste de docento, en la Provenca Universitato (en Aix-en-Provence [Aikso Provenca]). Instruis tie la rusan lingvon (1967-96), kaj krome Esperanton (1970-96), kiu ricevis oficialan statuson en la studfakoj kaj diplomoj. Gvidis plurfoje kursojn pri Esperanto kaj pri lingvoscienco en universitatoj de Budapeŝto, Sanfrancisko, Poznano.

Li gvidis la revizian laboron por la novaj eldonoj de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto de 2002 kaj 2005, aŭtoris lernolibrojn por la rusa lingvo kaj Esperanto, tradukojn, artikolojn kaj recenzojn (vidu la liston en la bibliografio). Membris en la Akademio de Esperanto kaj en Franca Esperanto-Instituto.

Michel Duc Goninaz mortis la 26-an de marto 2016. Legu pli ĉe la paĝo de edukado.net.

Bibliografion de verkoj de Michel Duc Goninaz bv. vidi en la aldonita PDF-dokumento.

Michel Duc Goninaz MI NE KUTIMAS „PROTESTI” - intervjuo en la formo de monologo (prilaborita de Zbigniew Galor), en: Pola Esperantisto, n-ro 2/2004, p. 46-48

...Mi estas esperantisto, adepto samtempe de komuna homa lingvo kaj de egaleco inter ĉiuj lingvoj de ĉiuj popoloj - En 2005 Michel Duc Goninaz rakontis al la legantoj de la revuo “Komencanto” pri sia esperantistiĝo, respondante al la demando de la redakcio „Kiel tio komenciĝis?”

Video: Fragmento de la prelego "Kia ni rigardas nian lingvon?" de Michel Duc-Goninaz dum la 56-a Kongreso de SAT-Amikaro en Ĉamberio (Chambéry, Francio) en 2001

Video: Michel Duc Goninaz prelegas en Lilo (Lille, Francio) en 1981 (fragmento)