La dua sesio de la Interlingvistikaj Studoj de UAM en varma etoso malgraŭ la malvarma vetero

Inter la 28a de januaro kaj la 3a de februaro okazis la dua sesio de la nova interlingvistika grupo en la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano. 18 gestudentoj el 10 landoj – inter ili 5 brazilanoj – vigle diskutis pri kulturaj kaj lingvistikaj temoj, krome alfrontis la unuajn ekzamenojn. La kurso pri ĝenerala morfologio kaj sintakso de Michael Farris enkondukis la partoprenantojn en la strukturon de diversaj lingvoj, konsciigis ilin pri la kategorioj de la propraj gepatraj lingvoj. La kurso pri esperanta gramatiko de Ilona Koutny vekis la diskutemon de la gestudentoj (ekz. ĉu niaj pensoj bezonas gramatikan karakteron por vortiĝi?). La duan periodon de esperanta literaturo skizis la krakova poetino Lidia Ligęza (poezio) kaj la literatura tradukisto Tomasz Chmielik (prozo). La kurso pri komunikado – post prezento de la gamo de komunikado de individua ĝis internacia – donis eblecon al la ĉeestantoj por prezenti siajn komunikadkutimojn en diversaj situacioj sub la gvido de Ilona Koutny. Merkrede la tradicia Komuna vespero havis en sia programo prezenton de Brazilo kun danco, poemojn de Lidia Ligęza kaj literaturan debuton de la partoprenantino Anina Stecay en Esperantio per krimrakonteto. Mirejo Grosjean amuzis la ĉeestantojn per ŝercoj kaj ŝercaj rimarkoj pri la instruistaro. La februaran sesion kutime sekvas ekskurso , ĉi-foje al Toruno. Teresa Nemere gvidis la partoprenantojn – rezistantajn al la malvarmo – tra la urbo kaj la domo de Koperniko, kie ni povis sperti esperantlingvan prezentaĵon pri la historio de la urbo. Maria Pokrzywnicka, entuziasma laboristino de la Etnografia Muzeo rakontis pri la popolaj kutimoj montrante la aktualan ekspozicion kaj gastigis la grupon per la fama toruna mielkuko.

Novaĵoj el Poznan: Interlingvistikaj Studoj kaj Simpozio, freŝdiplomitoj

La 5-an fojon komencis siajn 3-jarajn studojn nova grupo ĉe la Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) la 17-an de septembro. La 19 partoprenantojn el 10 landoj (5 el Brazilo, po 3 el Hungario kaj Svislando, 2 el Pollando, po unu el Francio, Germanio, Italio, Hispanio, Rusio kaj Usono) salutis la vicdekano de la Novfilologia Fakultato, prof. Jerzy Kaliszan. Li emfazis la unikecon de la jam interlingvistikaj studoj bone instalitaj en la Novfilologia Fakultato kaj la ĝojon, ke ĝi altiras partoprenantojn el diversaj landoj. La gvidantino de la Studoj, prof. Ilona Koutny bonvenigis la partoprenantojn skizante la 13 jaran historion de la Studoj kaj la sekvantajn kursojn kaj taskojn. La studoj povis starti danke al la stipendioj de ESF kaj de ILEI-UEA, nu kaj al la entuziasmo de la partoprenantoj, speciale de la brazila grupo. La kursanoj povis partopreni dum la sekvaj 4 tagoj en 4 intensaj kursoj: - prof. John Wells prezentis kun vervo diversajn sonsistemojn en la mondo kaj pli detale la fonetikon de esperanto; - prof. Vera Barandovská-Frank traktis interlingvistikon : de la tereno de interlingvistiko kaj internacia lingvosituacio tra la etnaj interlingvoj kaj piĝinoj ĝis planlingvoj; - prof. Aleksander Melnikov diskutis la nocion kulturo kaj speciale la terenojn de e-kulturo, analizis la fonajn sciojn de tipa esperantisto; - Lidia Ligeza pliproksimigis la poezion kaj Tomasz Chmielik la prozon de la unua periodo de la Esperanta literaturo al la ĉeestantoj. Ne mankis diskutoj kaj reagoj. Paralele al la sesio okazis ekzamenoj de 4 gestudentoj finintaj la studadon kaj de 10 partoprenantoj de la unujara instruista trejnado (komuna entrepreno de la Interlingvistikaj Studoj kaj ILEI kun la kontribuo de Edukado.net). En la unua grupo defendis sian laboraĵon kaj respondis al la demandoj de la ekzamenkomisiono: Marija Jerkovič (kroataj lernolibroj de Esperanto kaj iliaj verkistoj), Tea Radovanovič (tradukita kroata literaturo al esperanto), Sean Healy (maŝina tradukado kaj Esperanto), Petro Balaž (moderna informado kaj DVD kreita ĉe E@I).

Sukcesaj interlingvistika sesio kaj instruista trejnado en Poznan

Se vi ne nur deziras, ke esperanto estu instruata en diversaj lernejotipoj, sed vi mem volas ankaŭ instrui, tiam finfaru la unujaran instruistan trejnadon de UAM kaj ILEI kunlabore kun Edukado.net! La kursaro jam la trian fojon akompanas la tradiciajn interlingvistikajn sesiojn en la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano (Pollando). La du surlokaj unusemajnaj sesioj (septembre kaj februare) disponigas koncize la necesajn metodikajn konojn por profesie instrui esperanton. Post hejma kaj reta laboro la sukcesa trapaso de la fina kompleksa ekzameno kun prezento de finlaboraĵo rajtigas al la instruista diplomo de ILEI post unu jaro. La defion alfrontis ĉi-foje 11 personoj (po 3 el Pollando kaj Hungario, 2 el Francio, po unu el Slovakio, Belgio kaj Germanio). ILEI kun UEA disponigis 4 stipendiojn kiel en la pasinta jaro. Al la alvoko de la prezidanto de ILEI, Stefan MacGill al la landaj asocioj kaj landaj ILEI-sekcioj reagis nur PEA stipendiante du polajn gejunulojn. La motoro kaj gvidanto de la trejnado, Katalin Kováts allogis la atenton de la partoprenantoj ĝis la lasta momento per verva prezento de instrumetodoj, instrufaktoroj disponigante amason da lernmaterialoj kaj trejnante la kursanojn pri la uzo de la nove lanĉota retejo www.edukado.net. Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj traktis tiklajn terenojn de e-gramatiko kaj instruadon de fonetiko, gramatiko kaj vortoprovizo. La aktualaj kursoj de la Interlingvistikaj Studoj kompletigis la studprogramon: István Ertl skizis panoramon de la nuntempa e-literaturo. La partoprenantoj povis flari ankaŭ la unuafoje realiĝantan kurson pri tradukado – specialiĝon en la tria jaro de la interlingvistika programo: Kristin Tytgat, el la Brusela Universitato, enkondukis la interesiĝantojn en la sekretojn de interpretado kaj tradukado, István Ertl en beletran tradukadon. Samtempe el la pasintjara grupo du partoprenantoj – Katarina Noskova el Slovakio kaj Xose Conde el Katalunio prezentis sian finlaboraĵon kaj sukcese trapasis la finan ekzamenon, dume la alia sepopo planas same fari dum la februara sesio. La merkreda komuna vespero kaj semajnfine la kulturaj programoj de Arkones ofertis amuziĝon al la persistaj kursanoj. La kursanoj trovis la semajnon riĉa je programoj kaj informoj, sekvas nun la plenumo de taskoj kaj metieja kunlaboro pere de la interna diskutlisto. Pripensu la partoprenon en la nova universitata grupo post unu jaro! Se septembro, tiam Poznan! Jen kelkaj bildoj: http://picasaweb.google.hr/teao1o1/StudojEnPoznanoTtt09_2010#

Preparis:
Dr hab. Ilona Koutny, akademiano
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
al. Niepodleglosci 4, PL-61-874 Poznan
T: +48 61-829-36-75 hejme: +48 61-872-83-09

Duobla sesio en la Universitato Adam Mickiewicz. en Poznań

Malvarman vintron supervenkis la partoprenantoj de la sekva interlingvistika sesio kaj de la instruista trejnado en UAM, Poznano. La 4a semestro de la trijara studado ofertis - ankaǔ ĉi-foje - interesan programon kun elstaraj prelegantoj: pri historio de la Esperanto-movado Ziko van Dijk, pri esperanta gramatiko Sabine Fiedler, pri aplikata lingvistiko kaj pragmalingvistiko Ilona Koutny. La dua sesio de la unujara instruista trejnado (komuna entrepreno de UAM kaj ILEI) okazis paralele, - sed ebligante parte sperti la suprajn kursojn -, sub la sindediĉa gvido de Katalin Kovats kun la kontribuo de Ilona Koutny. La partoprenanto povis konsulti abundan instrumaterialon kaj provi la teknikojn. Merkrede la fervojista domo donis lokon al la kutima komuna vespero de studantoj, studintoj, prelegantoj kaj lokaj esperantistoj ebligante komunan amuziĝon.

Ora pola aǔtuno akceptis la partoprenantojn de la sekva interlingvistika sesio kaj de la instruista trejnado en UAM, Poznano. La 3a semestro de la trijara studado ofertis - ankaǔ ĉi-foje - interesan programon kun elstaraj prelegantoj: pri interlingvistiko Vera Barandovska, pri esperanta literaturo Istvan Ertl, pri esperanta gramatiko Probal Dasgupta, pri ĝenerala lingvistiko Michael Farris. Prof. Dasgupta renkontiĝis ankaǔ kun aliaj kolegoj en la Lingvistika Instituto de UAM. La unua sesio de la unujara instruista trejnado (komuna entrepreno de UAM kaj ILEI) okazis paralele, - sed ebligante parte sperti la suprajn kursojn -, sub la sindediĉa gvido de Katalin Kovats kun la kontribuo de Ilona Koutny. Naǔ partoprenantoj el 8 landoj estis inicataj al la praktiko de instruista profesio. Ili povis konsulti abundan instrumaterialon kaj provi la teknikojn. La lastan tagon okazis la sekva KER-ekzameno, al kiu aliĝis 10 personoj (5 el la instruista trejngrupo). Merkrede la fervojista domo donis lokon al la kutima komuna vespero de studantoj, studintoj, prelegantoj kaj lokaj esperantistoj ebligante komunan amuziĝon. La kultura aranĝo Arkones, ĉi-foje jubilea, 25a (18-20.09) atendis semajnfine la interesiĝantojn kun abunda programo de la subjektiva prelego de la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta (Esperanto, Barato kaj UEA) tra la muzikaj prezentadoj de la tradicia mielvespero ĝis teatraj prezentadoj (Jalta E-teatro, Zamenhof-prezentoj de M. Miglucci, de G. Handzlik). Okazis prelegoj pri UEA kaj Unesko, pri Lidia Zamenhof kaj Istvan Szerdahelyi... La kunordigo de diversaj entreprenoj pruviĝis sukcesa Jen kelkaj bildoj: http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/album/150279 http://picasaweb.google.hr/teao1o1/EnLaFakultato?authkey=Gv1sRgCKu4qsTC5vb6UQ# http://picasaweb.google.hr/teao1o1/KomunaVespero?authkey=Gv1sRgCKbtxN3rlNv70AE# http://picasaweb.google.hr/teao1o1/Poznano1?authkey=Gv1sRgCNvf1Zfxwda3Pg# http://picasaweb.google.hr/teao1o1/ArkonesXXV?authkey=Gv1sRgCMeQ9anRu52YGQ# http://picasaweb.google.hr/teao1o1/Poznano2?authkey=Gv1sRgCI636oLknue9jgE#

Preparis:
Dr hab. Ilona Koutny, akademiano
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
al. Niepodleglosci 4, PL-61-874 Poznan
T: +48 61-829-36-75 hejme: +48 61-872-83-09

Vintra interlingvistika sesio en 2009

La nova grupo, kiu altiris partoprenantojn el foraj landoj, kiel Brazilo, Usono kaj Grekio, en bona etoso travivis sian duan sesion (31.01 – 6.02.2009) kaj la unuajn ekzamenojn. Vizaj problemoj malhelpis, ke la du iranaj gestudentoj alvenu. Vera Barandovska-Frank enkondukis la partoprenantojn al interlingvistiko; la pola literatura duopo – Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik analizis la e-literaturon de la dua periodo; Michael Farris klarigis la bazajn nociojn de morfologio kaj sintakso per diverslingvaj ekzemploj; Ilona Koutny diskutis kun la gestudentoj pri tiklaj problemoj de e-morfologio, kiel radikkaraktero. La komuna vespero kun partopreno de poznanaj esperantistoj cxi-foje komencigxis per prelego de Josip Pleadin, gasto el Kroatio, redaktoro de leksikono pri esperantlingvaj verkistoj (Ordeno de Verda Plumo). Post la sesio, laux la invito de Teresa Nemere kaj Maria Pokrzywnicka, okazis unutaga ekskurso al Toruń kun vizitoj en Kopernik-Muzeo kaj Etnografia Muzeo, kun esperanta gvidado.

Preparis:
Dr hab. Ilona Koutny, akademiano
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
al. Niepodleglosci 4, PL-61-874 Poznan
T: +48 61-829-36-75 hejme: +48 61-872-83-09

Nova jardeko de Interlingvistikaj Studoj en UAM

La nuna septembra sesio de la Interlingvistikaj Studoj (en UAM, Poznano) estis escepta, ja kompletiĝis la unuaj 10 jaroj. La evento estis festata per internacia simpozio pri la Lingvistikaj kaj kulturaj aspektoj de interlingvistiko (18-19.09), kiun partoprenis 85 homoj el 22 landoj (simpozia programo kaj raporto pri simpozio: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/). Ĉeestis ankaŭ la gvidantoj de la universitato kaj esprimis sian kontenton.

Parto de la tria grupo plenumis sian finan ekzamenon post 3-jara studado prezentante sian diplomlaboraĵon. Gratulojn al - Marc Bavant - Francio (La viva genro preter akordo. Interagoj de semantiko kun sintaksa rolmarkado); - Kirilo Brosch - Germanio (Vortfarado el la vidpunktoj de la hindeŭropista lingvoscienco kaj de esperantologio); - Anne Jausions - Francio (La plej oftaj malfacilaĵoj de franclingvaj Esperanto-parolantoj) - kaj Horst Vogt - Germanio (Komunikad-problemoj en la institucioj kaj en la membroŝtatoj de Eŭropa Unio – ĉu teorie kaj politike solveblaj?).

Samtempe ekzameniĝis kaj ricevis instruistan diplomon de ILEI (kadre de la unujara komuna kurso de UAM kaj ILEI, organizita la unuan fojon en la studjaro 2007/08) 3 aliaj partoprenantoj: - Jurate Bartaskiene - Litovio (Utiligo de poemetoj, rimaĵoj kaj kantoj en la lingvoinstruado); - Witold Czerwinski - Pollando (Pedagogia vortareto Esperanta-pola) - kaj Edit Slezákné Tar - Hungario (Instruado de akuzativo je diversaj niveloj). La laboraĵoj pri metodiko legeblas en Edukado.net: http://www.edukado.net/pagina/Legejo/149//#700

Malgranda, sed entuziasma nova grupo komencis siajn studojn inter la 13-17a de septembro. Alvenis po du partoprenantoj el Brazilo, Irano, Kroatio kaj Usono, po unu el Francio, Grekio, Koreio kaj Ukrainio. Du afrikanoj, bedaŭrinde, ne ricevis polan vizon – ili nur virtuale povas sekvi la unuan semestron. La ĉeestantoj aŭskultis kursojn pri ĝenerala kaj esperanta fonetiko de John Wells (kun interesaj ekzemploj), pri esperanta kulturo de Aleksander Melnikov (kiu ĉerpis ankaŭ el sia nova libro pri vortludoj) kaj Zbigniew Galor, pri la unua periodo de esperanta literaturo de Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik, pri komunikado de Ilona Koutny (kie la partoprenantoj nature povis sperti la diferencojn kaj similecojn en la metakomunikado). Pluraj prelegoj de la simpozio kaj de la sekva Arkones (semajnfina kultura renkontiĝo) kompletigis la kursojn.