La Interlingvistika Simpozio 2008
(10-jariĝo de la Interlingvistikaj Studoj)
Resumoj de la prelegoj


reen al la Enkonduko | al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen


 

"Lingvistikaj kaj kulturaj aspektoj de Interlingvistiko"

 

Internacia Simpozio
okaze de la 10-jariĝo de la Interlingvistikaj Studoj de UAM


 

Petro BALAŽ Jerzy BAŃCZEROWSKI
Vera BARANDOVSKA-FRANK Marc BAVANT
Detlev BLANKE Kirilo BROSCH
BUJDOSÓ Iván Tomasz CHMIELIK
Nina DANILJUK Alain DELMOTTE
Ziko van DIJK Jozef DÖRR
Michel DUC GONINAZ Michael FARRIS
Sabine FIEDLER Zbigniew GALOR
Anne JAUSIONS Aleksander KORĴENKOV
Zbigniew KORNICKI KOUTNY Ilona
KOVÁTS Katalin Lidia LIGĘZA
Aleksandro S. MELNIKOV Brian MOON
Teresa NEMERE Małgorzata NITKOWSKA
Jukka PIETILÄINEN Barbara PIETRZAK
Ryszard ROKICKI Alicja SAKAGUCHI
Angela TELLIER Blazio VAHA
Horst VOGT John WELLS

Vera BARANDOVSKA-FRANK (kursgvidanto de IS; AIS; Paderborn, Germanio):

Virinoj kaj lingvokreado

Lingvoj estas kreataj por diversaj celoj. Iuj servas por homa interkompreniĝo, iuj ekestas dum religia aŭ filozofia meditado, iuj kreiĝas kiel eksperimentoj, iuj por artaj celoj. Inter iliaj aŭtoroj estas malmultaj virinoj, kiel montras la enciklopedio de inventitaj lingvoj (ĉ. 2%), listo de konstrulingva tradukkonkurso (10%) aŭ reta  listo de lingvokreantoj (6%). La plej multaj virinoj kreas lingvojn kiel parton de fikcia mondo, por poezio, romano, filmo aŭ interreta  paĝo, kun diversa stato de ellaboriteco kaj diversaj fontoj.

En ĉiu kategorio de lingvokreado eblas trovi iun interesan virinan  personecon: kiel entute la unua eŭropa aŭtorino de artefarita lingvo estas konata sankta Hildegardis; kiel la plej fama lingvo-mediumo Helène  Smith; kiel aŭtorino de speciala porvirina lingvo Suzette Haden Elgin; kiel verkistino de fantazia literaturo Ursula Le Guin; kiel  kunaŭtorino de funkcianta internacia lingvo „Glosa?? Wendy Ashby. Male, oni apenaŭ scias, ke, J.R.R. Tolkien faris siajn unuajn spertojn kun  inventitaj lingvoj ĉe siaj kuzinoj Mary kaj Marjorie Incledon.

Inter Esperantistoj eble konatas kanadanino Sonja Ellen Kisa kaj ŝia lingvo Toki Pona. Junaj aŭtorinoj, publikantaj en interreto, havas foje tre  interesajn ideojn, ekzemple aŭstralianino Jayelinda Suridge inventas  lingvojn por komputilaj ludoj; la fabela mondo de Aaven Serleun  inspiriĝas ĉe legendoj de nomadaj triboj; artistino Yoshiko McFarland  klopodas komprene kunigi japanan kaj usonan kulturon; Sylvia Sotomayor inspiriĝas ĉe elfaj lingvoj de Tolkien… ni simple rigardu kelkajn interesajn virinojn – lingvoaŭtorinojn!


Petro BALAŽ (studento de IS; E@I; Slovakio):

E@I projektoj

vidu la prezentaĵon:


Marc BAVANT (diplomito de IS; AdE; Parizo, Francio):

La viva genro preter akordo

Post skiza prezento de kelkaj genraj sistemoj, inkluzive de la Esperanta, ni enkondukos la nocion viva genro kaj ĝian subspecon persona genro. Montriĝos, ke la rusa kaj pola aferstatoj rilate vivan aŭ personan genron sufiĉe malsamas, ĉar sur fono de alomorfa abundeco, rezultanta el la kunfandiĝo de deklinaciaj paradigmoj, la diversaj slavaj lingvoj sendepende konstruis al si novan genran sistemon.

Ni konjektos, ke la bezono distingi inter subjekto kaj objekto (pli precize inter aganto kaj priagato), konservante la vortordan liberecon, estis motoro de la genezo de viva genro en slavaj lingvoj. Tio kondukos nin al pli detala studo de la ĉefaj argumentoj de transiraj kaj netransiraj verboj, do al la diversaj sintaksaj tipoj de lingvo, i.a. ergativa kaj akuzativa, kaj al studo de la manieroj marki la argumentajn rolojn. Ni rimarkigos, ke markado povas montriĝi parta, pro diversaj kialoj: morfologia en Esperanto, vortorda en Ido, aŭ kondiĉita de vivanteco aŭ personeco en pluraj aliaj lingvoj. Ni vidos ankaŭ, ke unu sama lingvo povas partopreni en pluraj tipoj, i.a. okaze de tippartigo kondiĉita de vivanteco.

Ni poste prezentos la hipotezon pri ergativeco de la pra-hindeŭropa lingvo, kiu hipotezo baziĝas sur specifaĵoj de tiu rekonstruata lingvo kompare kun la akuzativ-tipa ŝablono. Ni prezentos ankaŭ la sufiĉe novan refuton al tiu hipotezo, bazitan sur tipologia argumento, sed ni montros, ke la refuto disfalas, unue pro uzo de speciale fasonita lingva universalaĵo, kaj due pro la premiso, ke se ergativ-tipa, la pra-hindeŭropa devis manifesti tipologie nenie atestitan tippartigon: la konduto de aĵgenraj nomvortoj ja ne devenas de iu tippartigo, sed estas reale motivita de semantika-sintaksa embaraso, trovebla ankaŭ en aliaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Tia embaraso povas fonti el substantiva deveno de la verbo.

Sume la prelego substrekos la sintaksajn efikojn – preter akordo – de la semantika trajto vivanteco, manifestiĝantajn ne nur en lingvoj kun specifa viva genro aŭ subgenro.


Detlev BLANKE (kursgvidanto de IS; GIL, Berlino, Germanio):

Informado pri interlingvistiko en lingvistikaj medioj

Lingvistoj profesias pri lingvoj, sekve ilin konsultos sciencaj kaj politikaj decidinfluaj instancoj kaj ofte ankaŭ ĵurnalistoj por informiĝi au decidi pri la rolo kaj statuso de Esperanto (i.a. en lernejoj, universitatoj, eldonejoj, ŝtataj kaj interŝtataj organizaĵoj k.s). Malgraŭ tio la Esperanto-komunumo ne havas sufiĉe efikan kaj stabilan strategion, adekvatajn metodojn kaj rimedojn por adekvate rilati kun lingvistoj. La prelego traktos la specifaĵojn de la lingvista celgrupo kaj klarigas la kialojn de la ofte malakceptema sinteno de ne malmultaj lingvistoj al Esperanto kaj ofte neadekvata sinteno de esperantistoj al lingvistoj. La preleganto mencios principojn de fake kaj metode adekvata moviĝo en la lingvistika medio, kaj surbaze de germanaj kaj internaciaj spertoj, prezentos proponojn pri celkonforma informado, kiu rezultigu reciproke fruktodonan kunlaboron inter diversdisciplinaj lingvistoj kaj interlingvistoj/esperantologoj.


Kirilo BROSCH (diplomito de IS; Humboldt Universitato, Berlino):

Pri la klasifikado de la Esperantaj morfemoj

vidu la prezentaĵon:


BUJDOSÓ Iván (ELTE, Budapeŝto, Hungario):

Morfemkombinaĵoj en esperanto

Se Esperanto estas pli facile alproprigebla lingvo ol iu ajn alia etna lingvo, – ni restu ĉe tiu hipotezo – kiuj ĝiaj proprecoj kontribuas al ĝi? Zamenhof en la Ekzercaro donis 52 derivaĵojn de unusola vorto „sano”. Szerdahelyi ekzamenis la aperon de „san”-vortoj en 3 tiutempe ekzistantaj vortaroj („A SAN-gyök képződményei 4 különböző forrásban”). Mi donas nur la rezultan linion de la tabelo. Zamenhof PV PIV Esperanta-Hungara Vortaro (Pechán) 47 7 29 12 Mi trovis, ke 29 Zamenhofaj kunmetaĵoj ne estas troveblaj en iu ajn vortaro. Aldoniĝis la sekvaj vortoj, kiuj tamen ne estas ĉe Zamenhof: resaniĝi, resanigilo, neresanigebla. Kaj aldoniĝis 8 vortkunmetoj, ekzemple: sanstato. Ĉe Szerdahelyi ellasiĝis la vortoj: sanilaĵo, malsanemeco. Ni ekzamenu la frazojn de la Ekzercaro. ??i konsistas el 5147 vortoj, tio estas 1652 diversaj vortoj aperintaj unufoje aŭ plurfoje. La nombro de la morfemoj estas 9467, tio estas 877 diversaj morfemoj. Tio signifas, ke ni povas per 877 morfemoj krei 1652 vortojn. La proporcio de vorto/morfemo en nia kazo estas 1,88. Mi ekzamenis la kombiniĝemon de „san” en kvin tekstoj: La malnova testamento, La nova testamento, Faraono, Kastelo de Prelongo kaj Ombro sur interna pejzaĝo. Tio montras, ke la de Zamenhof proponitaj 31 vortoj eĉ unufoje ne estis uzataj en grandega korpuso. Zamenhof & Korpuso nur ĉe Zamenhof en Korpuso Sumo de diversaj vortoj Sumo de diversaj vortoj Sumo de diversaj vortoj 20 31 15 Mi esploris ankaŭ alilingvajn tekstojn. Por tiu ĉi celo mi elektis la verkon de Julio Baghy La verda koro en Esperanto kaj ĝian tradukon en la hungara. La analizo de la 9a ĉapitro de la paralelaj tekstoj montras, ke la proporcio vorto/morfemo en la hungara estas 1,26 en Esperanto: 1,55. Se ne la morfemkombinemo estas la kaŭzo de la facileco de Esperanto, ĉu iu alia faktoro? Por montri, kiel neregula estas la vortformado en la hungara, Szerdahelyi kunmetis tabelon, kie li montras la hungarajn ekvivalentoj por ig/iĝ („Az -IG-/-I??- képzőpár megfelelő képzői a magyar nyelvben”). El la tabelo ni povas vidi, ke en la hungara la -ig- kaj -iĝ- manifestiĝas per entute 38 formoj enkalkulante ankaŭ la formojn pro la vokalharmonio. Ekzamenante tekstojn montriĝas, ke la plej oftaj elementoj en Esperanto estas la kategoriaj finaĵoj. La afiksoj kaj prepozicioj (ofte afikse rolantaj) estas malantaŭe laŭrange. Konkludo: La vortkrea potenco de Esperanto estas nur iom pli granda ol tiu de etnaj lingvoj. La forteco de Esperanto estas ĝia reguleco.


Tomasz CHMIELIK (kursgvidanto de IS; Akademio Literatura de Esperanto, Pollando):

Periodigo de esperanta literaturo: kelkaj rimarkoj

Ekzistas diversaj manieroj periodigi la Esperanto-literaturon. La plej konata kaj disvastiĝinta troviĝas en la baza verko Esperanto en perspektivo (1974). ??i prezentas tri periodojn: de la apero de Unua Libro ĝis la fino de la 1a mondmilito, inter la mondmilitoj kaj post la 2a mondmilito. Lastatempe aperis la interesa propono de Silfer-Minnaja, kiuj laboras pri Historio de la esperanta literaturo. Ili distingas eĉ kvin periodojn: 1887-1921, 1921-1937, 1937-1952, 1952-1970 kaj 1970-1993. Ili aldonas, ke ĉiu el la nomitaj periodoj havis plej karakterizan literaturan revuon: La Revuo, Literatura Mondo, Malgranda Revuo, Norda Prismo kaj La Nica Literatura Revuo, Literatura Foiro. La preleganto prezentas sian proponon de la periodigo, kiu celas elsarki tion, kio pleje ĝustas kaj referencas ne nur al la tradicia (historia) kaj nova (perrevua) divido. Nemultaj konscias pri la graveco de la periodigaj klopodoj, tamen de ili devus dependi la enhavo de ontaj antologioj, ĉu de poezio, ĉu de prozo.


Nina DANILJUK (studento de IS; Universitato en Luck, Ukrainio):

Vortoj-simboloj en la ukraina folkloro kaj esperanto

En la laboraĵo temas pri simbolaj vortoj, kiuj okupas gravan parton inter lingvokulturemoj. Komparaj studoj de simboloj montras, ke ili en la ukraina folklora poezio (same kiel aliaj etnaj simboloj) baziĝas sur la leksiko, kiu plejparte nomas nociojn de naturo. La ĉefa fonto de la simboloj estas mitologia pensmaniero. Esperantaj simboloj precipe aperis kiel la rezulto de E-movado kaj formiĝo de la specifa kulturo de esperantista kvazaŭetno.


Alain DELMOTTE (diplomito de IS; Belgio):

Botanika terminologio

Se oni volas proponi Esperanton por uzo en sciencoj, devas ekzisti fakaj terminaroj. Por botaniko, estas bezono de fakaj terminoj por la priskribo de plantoj kaj por nomi ilin; ankaŭ por kunligitaj fakoj (ekologio, genetiko,...) terminoj estas bezonataj. Jam ekzistas baza terminaro, sed tiu estas nek konata, nek kompleta. Tuja ago estas bezonata por eviti kreadon de terminoj, kiuj ne respondas al sciencaj reguloj. Taŭgeco de Esperanto por scienca laboro dependas de tio.


Ziko van DIJK (DE/NL):

Informado sen mitoj

Kiu volas informadi pri iu afero, tiu devas ofte funkcii kiel interpretisto: de la lingvaĵo kaj idearo de la aparta komunumo pri la afero unuflanke, al la ĝenerala publiko aliflanke. La pasinteco montras ke tio estas aparte malfacila al esperantistoj. Necesas alproprigi al si vastajn konojn pri la mondo kaj pri homoj, kaj analizi ankaŭ la Esperanto-komunumon mem kaj kapabli rigardi ĝin de ekstere. Post akiro de tiu fundamento necesas ellabori realismajn celojn kaj laborplanojn. Malagrable, sed neeviteble estas lerni umi kun malsukcesoj. La prelego provas kombini teoriajn penserojn kun praktikaj spertoj, emfazante ke fine ĉiam temas pri la komunikado de homo al homo. Esperanto-informadanto devas do lerni ke transdoni informojn estas nur malgranda parto de la defio.


Jozef DÖRR (Germanio):

La glosaro de Karolo Piĉ

En la kadro de mia laboraĵo mi kunigis la dise (en diversaj libroj kaj broŝuroj) publikitajn glosarojn de Karolo Piĉ en unu Piĉ-an glosaron. Estas entute 1535 glosoj kun detalaj klarigoj. Kiuj proponoj estas vere bezonataj aŭ utilaj? Laŭ la propraj vortoj de Piĉ oni devas "elekti, selekti, pesi kaj kribri". Laŭ kiuj principoj ni elektu la "taŭgajn" proponojn?


Michel DUC GONINAZ (kursgvidanto de IS; Aix-en-Provence, Francio)

Kio estas seĝo? (pri kelkaj problemoj de semantika strukturado)

La bildigo de la eksterlingva mondo estas organizita diverse laŭ la lingvoj, sed en neniu ĝi estas strukturita sistemece laŭ la principo hiperonimoj/hiponimoj. La leksikaj unuoj prezentas do interpretojn de la socia sperto en "semantikaj kampoj", loze organizitaj. La skemismo de Esperanto estas oportuna, kiam temas pri serioj, kiuj en etnaj lingvoj prezentas elementojn de regulecoj, sed eĉ por tiuj aroj oni ne parolu pri "logiko", ĉar ĉiam enestas konvencio, "silenta interkonsento" pri la atribuota senco. Diskuto pri la vorto "fotelo" montris ne nur, ke ĝia senco povas estigi dubojn, sed ankaŭ, ke la sinteno al ĝi flanke de diversaj lingvouzantoj dependas de la semantika enhavo de "seĝo". Aperis artikolo en la ??La Ondo de Esperanto” 2008 decembro sub la titolo ??Manĝi marmeladon sur fotelo ne estas facile, aŭ pri kelkaj problemoj de semantika strukturado”


Michael FARRIS (kursgvidanto de IS; UAM, Poznan, Pollando):

Sistemo de personaj pronomoj: universalaĵoj kaj specifaĵoj

En ĉiu homa lingvo ekzistas vortoj, kiuj referencas interparolajn rolojn, komune grupigitaj kaj nomataj personaj pronomoj. Tradicie oni distingas tri personojn laŭ interparola rolo. La unua persono estas la parolanto, la dua estas la alparolato kaj la tria estas priparolato (kaj samtempe nek parolanto, nek alparolato). Sed kvankam ĉiu lingvo povas distingi tiujn interparolajn rolojn, tio ne signifas, ke ĉiu homa lingvo fakte esprimas ilin sammaniere. Ekzemplo de lingvo, kiu distingas nur tiujn tri kategoriojn preskaŭ ne ekzistas, ĉar personaj pronomoj kutime esprimas kromajn katerogiojn kiel nombron, genron, ĝentilecon ktp. Ankaŭ la bazaj kategiorioj povas malsami en diversaj lingvoj. Detala ekzameno de multaj lingvoj el diversaj mondpartoj montras, ke ekzistas granda varieco en klasifikado kaj uzo de personaj pronomoj. Tiu varieco pridubigas la universalecon de tripersona modelo kaj eĉ la nomon „persona pronomo”. Ĉar persono estas universala semantika (se ne gramatika) koncepto, planlingvo ankaŭ devas esprimi personajn kategoriojn. En ĉi tiu prelego okazos ekzameno de la personsistemoj de diversaj planlingvoj kaj komparado kun diversaj etnaj lingvoj.


Sabine FIEDLER (Universitato de Leipzig, Germanio)

Frazeologio – juna lingvistika branĉo kun longa historio

La termino ‚frazeologio’ estas uzata samtempe por la scienca branĉo kaj por la studobjekto, la frazeologiaĵoj (t.e. stabilaj, plurelementaj, kutime uzataj kaj ofte idiomaj lingvaj unuoj), kiel ekzemple fiksitaj vortgrupoj (de tempo al tempo; interkona vespero) aŭ frazoj (Ne metu la nazon en fremdan vazon; ĉu esti aŭ ne esti ...). La lingvistika branĉo havas longan historion. En 1909 Charles Bally uzis la terminon „unité phraseologique?? en sia verko pri franca stilistiko. Sed liaj esploroj ne trovis rektan daŭrigon. Nur en la 40-aj jaroj V.V. Vinogradov transprenis la ideojn kaj aplikis ilin al rusa materialo. Ekde la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento frazeologio estas internacie agnoskita kaj rapide evoluanta esplortereno. Studoj pri frazeologio necesigas la okupiĝon pri preskaŭ ĉiuj aspektoj de la lingva sistemo – de semantikaj specifaĵoj, vortfaradaj problemoj ĝis konsideroj el la vidpunkto de tekstolingvistiko kaj pragmatiko. Almenaŭ pro du kaŭzoj studoj pri frazeologio gravas en Esperanto: Unue, ili pruvas, ke la lingvo vivas kaj evoluas. Due, ili estas spegulo de kulturo de la planlingva komunumo.


Zbigniew GALOR (kursgvidanto de IS; Altlernejo pri Humanismaj sciencoj kaj ĵurnalismo, Poznan, Pollando):

Sociologiaj esploroj de e-movado

La prelego koncize prezentas nuntempan staton de sociologiaj studoj kaj esploroj koncerne esperanton (lingvon kaj movadon). Por neesperantistaj socisciencistoj esperanto-medio postrestas ĝis nun, koncerne pli signifajn studojn kaj ankaŭ la esploradon. La aŭtoro konstatas, ke lastatempe certagrade pligrandiĝis la interesiĝo pri sociologio de esperanto, tion esprimas la fondiĝo de la Sociscienca Esperanto-Grupo (SEG). ??i taksas sociologiajn esplorojn pri Universala Esperanto Asocio – organizo en konscio de ĝiaj membroj tre gravaj, kaj same la analizon de la nuntempa stato de la esperantista movado kiel tuto kaj sistemajn sociologiajn esplorojn tio; ĝi entreprenas preparadon antaŭ kaj realigon de esploroj dum la 94a UK en Bjalistoko cele prilabori kaj publikigi iliajn kompeksajn rezultojn en 2010. La ĝisnuna sociologia bibliografio de esperanto povas esti dividita je du bazaj partoj: sociologio de internaciaj lingvoj; sociologio de internaciaj lingvaj movadoj. Al la ĉefaj verkoj, kiuj rilatas al sociologio de esperanto, verkitaj ne nur far sociologoj, antaŭ la falo de la berlina muro (1989) apartenas P. Forster, S. Révész, T. Carlevaro, J. Leyk, W. Zelazny aŭ de M. Duc Goninaz kaj D. Blanke. Post la jaro 1989 aperis verkoj de N. Rašić, F. Stocker, Z.M. Sikosek, T. Humprey, Z. Galor, Z. Tiŝljar. La ĝisnunaj esploroj estas ne nur malmultaj kaj ofte nekompareblaj. Ilia analizo montras ankaŭ, ke ili estas limigitaj per mankoj de la socia teorio de esplorataj interlingvistikaj fenomenoj.


Anne JAUSIONS (diplomito de IS; Parizo, Francio):

La plej oftaj eraroj de francoj en Esperanto

La plej oftaj gramatikaj aŭ leksikaj eraroj de francoj (mi studis diresprimojn de francoj, ne de ĉiuj franclingvaj esperanto-parolantoj) koncernas ĉefe: la uzadon de akuzativo, kaj pli ĝenerale de komplementoj, de la refleksivo, de transitivaj a?? netransitivaj verboj. Temas ankaŭ pri laŭvorta traduko, nekapablo eskapi el la strukturo de la franca lingvo. Pri akuzativo, oni devas mencii la «sisteronan akuzativon», laŭ la nomo proponita de Waringhien en Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, pro la oftega erara uzado de akuzativo post la verbo en la tiama gazeteto de Sisteron (urbo sude de Francio). Laŭ la franca strukturo: subjekto + verbo+ rekta komplemento, ofte aperas frazoj kiel: *Mankas panon, *Dum la jaro okazos diversajn aranĝojn. Alikaze, akuzativo aperas aŭ ne, francoj «forgesas» ĝin: *Mia filo spektis tiu filmo, ĉar en la franca lingvo rektan komplementon oni rekonas pro ĝia loko post la verbo. Alia ofta eraro okazas en sintagmoj, kiuj ne enhavas prepozicion en la franca, sed kiuj postulas ĝin en Esperanto, ekzemple kaze de maniera adjekto: Il était petit, les cheveux soigneusement collés… *Li estis malalta, la haroj zorge gluitaj. Alifoje estas la franca participo, le participe passé, kiu estas komprenita kiel pasiva tenso, rilatanta al la pasinteco, eĉ se ne ĉiam pri tio temas: ekzemple, ene de oficiala letero: Je, soussigné, jes gramatike, oni parolas pri participe passé, sed «mi» estas aktiva (mi skribas), kaj temas pri futuro (mi subskribos je la fino de mia letero, kaj nur tiam), do: ne *Mi, skribito, sed: «mi skribonto». Kompreneble, tiuj indikoj ofte koncernas ne nur francojn, kaj la listo estas multe pli ampleksa.


Aleksander KORĴENKOV (kursgvidanto de IS; La Ondo de Esperanto; Kaliningrado, Ruslando):

Aktualaj problemoj de zamenhofologio

La proksimiĝanta 150-jariĝo de Ludoviko Zamenhof estas taŭga punkto por analizi la nunan staton kaj skizi proksimajn taskojn de zamenhofologio — interdisciplina fako, kiu esploras, sistemigas kaj popularigas la vivon, la kreadon kaj la ideojn de Zamenhof (simile al, ekzemple, ŝekspirologio kaj puŝkinologio, kiuj esploras la kompleksajn demandojn pri ??ekspiro kaj Puŝkin). Esence temas pri kvar ĉefaj direktoj de zamenhofologio: la vivo, la verkoj, la lingva kreado kaj la ideoj de Zamenhof. La kvar direktoj de zamenhofologio estas koncize prezentataj en ĉi tiu superrigardo kun konkretaj proponoj pri ĉiu el ili. Specialan atenton ricevas la ideologio de Zamenhof, kies bazaj tekstoj estis antaŭnelonge presitaj en la kolekto ??Mi estas homo”.


Zbigniew KORNICKI (Poznan, Pollando):

Esenco kaj estonteco de esperantaj literaturo kaj kulturo

Ĉiu lingvo posedas sian kulturon, ĉar alikaze ĝi ne estus lingvo, kiel socia fenomeno. „Nura lingvo” sen kultura fono ne povas praktike ekzisti. Kio do konsistigas la kulturan fonon de planlingvoj kaj speciale tiun de esperanto? Kia estas la rolo de literaturo en la esperanta kulturo? Interlingvistoj kaj esperantologoj prezentas diversajn opiniojn pri la temo. Tamen la praktiko montras ke nek difin-disputoj de sciencistoj nek bombastaj movadaj rezolucioj havas esencan rolon por disvolviĝo kaj evoluo de la e-kulturo. Ties plua evoluigo dependas tamen de apartaj esperantistoj. Domaĝe, la konscio pri riĉeco kaj pli detala scio de propra kulturo kaj tradicio ne estas trajto de tipa esperantisto. Kion do diri pri neesperantistoj?? Grandparte tiu fatala stato devenas el lingva izoliĝo de e-komunumo. Paradokse sed vere! Kvankam evoluo de e-kulturo en si mem estas jam fenomeno stabila tamen rapideco de ties progreso multe dependas de pria kono. Do edukado pri propra kulturo estas defio por la movado kaj precipe por ties elituloj. Fundamentan rolon havos tie seriozaj nacilingvaj verkoj pri e-kulturo. Kaj tia mia konvinko ne rezultas el tio, ke mi ĉi-tipan verkon entreprenis, sed ĝuste pro tia profunda konvinkiĝo mi tion faras.


KOVÁTS Katalin (kursgvidanto de IS; Edukado.net; HU/NL):

Ricevaj aktivadoj kaj strategioj laŭ la Komuna Eŭopa Referenckadro

La resuma verko Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado celas en travidebla kaj kohera maniero subteni lingvolernantojn, lingvouzantojn kaj instruistojn ĉe la difinado kaj atingado de siaj celoj. La ellaboritaj taksosistemoj ebligas unuecan mezuradon de lingvaj kapabloj, kun travideblo kaj internacieco, kiu faciligos kompari lingvokonojn en diversaj landoj. La mezurado kaj taksado estas farenda (kaj de lingvoinstruistoj kaj de la lingvouzantoj mem) por pli konscie manaĝi la lingvajn studojn kaj pluperfektigojn. En la plurcentpaĝa dokumento troveblas detalaj priskriboj de nenombreblaj kategorioj kaj lingvouzaj situacioj, prisktribitaj en kadroj, kun laŭnivelaj distingoj de la postulataj konoj kaj lertoj en la koncernaj ŝtupoj. La prelego prezentas kelkajn facetojn de la ricevaj (aŭskultaj kaj legaj) aktivadoj kaj skizas la aplikendajn strategiojn, pere de kiuj plibonigeblas la rezultoj de tiuj lingvaj procezoj.


Lidia LIGĘZA (kursgvidanto de IS; Krakovo, Pollando):

Esperanta poezio de virinoj

Kvankam en malplimulto, sed tamen la virinoj de la komenco partoprenis en la esperanta literaturo, precipe verkante poezion. En la sifnifaj aroj de poezio ??Dekdu poetoj” (1934) kaj ??Naŭ poetoj” (1938) troviĝas virinaj nomoj. Ili devenas de multaj landoj kiel Anglio, Svedio, Germanio, Pollando, Ĉe??io, Latvio. Ili scipovas pliriĉigi la esperantajn atingaĵojn je spertoj kaj kutimoj aplikataj en la literaturo de la propraj patrujoj. Ili prezentas diversajn temperamentojn kaj interesiĝojn, ankaŭ tiujn profundajn ne evitantajn filozofion, spiritajn kaj religiajn travivaĵojn, respondecon pri sorto de la mondo, zorgon pri la naturo. La naturon priskribas virinoj volonte, senteme kaj kompetente – ankaŭ viroj faras tion, sed eble ne tiom subtile kaj sen emo observi la kolorajn nuancojn. Pli ofte ol viroj virinoj verkas pri la amo kaj ties komplikaĵoj. Verŝajne tial, ke la sociaj kutimoj permesis al viro esti iniciatanto de amrilato, dum kiam al virino decis nur atendi kaj eventuale per la koketemo aŭ aliaj ??virinaj artifikaĵoj” instigi la partneron. Ĉi tiu situacio evoulas kaj virinoj jam kuraĝas aperte verki pri siaj plej intimaj travivaĵoj kaj inklinoj. La literaturaj rimedoj de la verkantaj virinoj estas egale lertaj kaj alĝustigitaj al konkreta bezono de la poemo. Ne ekzistas do poezioj virina kaj vira, sed simple poezioj malbona aŭ bona kaj interesa.


Aleksandro S. MELNIKOV (kursgvidanto de IS; Agrikultura Universitato en Rostov-na-Donu, Rusio):

Esperantistoj – ĉu nova etno? Lingvokulturologia aspekto

Antaŭ ĉio, ni precizigu, ke en ĉi-tiu studo ni konsideras ne ĉiujn esperantistojn, sed nur t.n. tipajn esperantistojn TE (ne la plej oftajn, sed reprezentantajn certan tipon, cetere, malpleje reprezentitaj en la movado! tiuj esperantistoj perceptas E-on ne nur kiel lingvon, sed ankaŭ kiel ideon, ilon de mondplibonigo; formalaj kriterioj por difini TE estas ilia kapablo plenumi B-ekzamenon de ILEI kaj restado en la movado minimume dum ĉ. 5 jaroj). Se socia grupo, laŭ la difino de Jan Szczepański, estas formaĵo, kiu kunigas ne malpli ol 3 personojn, ligitajn per sistemo de rilatoj, reguligataj pere de specialaj institucioj, tiuj personoj havas saman vidpunkton pri certa(j) valoro(j), surbaze de kio la grupanoj disdividas la mondanojn je la „niaj” kaj „fremdaj”, tiam esperantistoj ja estas socia grupo. La demando estas, ĉu ĝi similas al etno? La plejparto de la etnologoj konsentas, ke la tri ĉefaj integriloj de la etnoj estas: 1) lingvo; 2) kulturo; 3) memkonscio. Ankaŭ TE sendube havas komunan lingvon kaj konsideras sin esperantistoj. Sed ĉu ili havas komunan kulturon? Niaj esploroj montris, ke TE ja havas tute specifajn E-kulturajn fonajn sciojn, komunecon de trajtoj de la lingva personeco de TE, plurajn komunajn regul-normojn, similan starpunkton pri pluraj etikaj, moralaj k.s. valoroj. Pli ol tio, malrektaj faktoj montras, ke TE havas certajn komunajn psikologiajn/personecajn trajtojn (iusenca paralelaĵo de ??nacia temperamento, karaktero” k.s.) kaj eĉ statistike konsiderendan endogamiecon. Estas ankaŭ diferencoj inter ??aŭtentika etno” kaj ??E-ista kvazaŭetno”, kiuj tamen ne estas absolutaj, kio permesas al ni paroli pri la tutmonda TE-aro kiel pri kvazaŭetno (kompreneble, nur el la lingvokulturologia vidpunkto, sed ne el la rasa, ekonomia ks.).


Brian MOON (AdE; Luksemburgio):

Esperanto kaj multlingvismo: tradukado kaj terminologio en EU

Ĉiufoje, kiam aldona lingvo iĝis oficiala lingvo de la Eŭropaj Komunumoj, nun Eŭropa Unio, tio kaŭzis grandan terminaran defion. En tiu rilato Esperanto ne estas speciala: ekuzi nian lingvon por diversaj eŭropuniaj aferoj kreas defian bezonon pri normigitaj terminoj kaj esprimoj. Eĉ plej simpla esploro pri eŭropaj tekstoj montras amason da problemoj. Jam la koncepto de ‘multlingvismo’ montriĝas problema: ĉu temas vere pri ia ismo aŭ simple pri eco? Konstruante esperantan terminaron en multlingva medio necesas unuflanke atenti la diversajn solvojn jam trovitajn en iuj lingvoj, sed ankaŭ respekti la esperantajn principojn pri kohereco de vortofamilioj.


Teresa NEMERE (Etnografia Muzeo, Toruno, Pollando):

Esperanto en muzeo

Laŭ miaj pli ol 20-jaraj spertoj en la Etnografia Muzeo en Torun valoras kaj praktike eblas utiligi Esperanton en muzeoj kiel help- aŭ pontlingvon, precipe por la populariga laboro. La menciita de mi Muzeo ekde la jaro 1974 utiligas la internacian lingvon kaj tio ebligis: pli larĝe prezenti valorojn de la pola popola kulturo por eksterlandanoj kaj proksimigi por la pola publiko elementojn de la popolkulturo el aliaj landoj. 1. Esperantistoj en la Etnografia Muzeo en Toruń ĉiam povas peti esperantlingvan ĉiĉeronadon. Por anoncitaj esperantistaj grupoj la Muzeo aranĝas ankaŭ diversformajn specialajn prezentadojn de popolaj kutimoj, ludoj kaj dancoj kun komentoj en Esperanto. Eksterlande la Muzeo utiligis Esperanton aranĝante muzeajn ekspoziciojn pri la pola popola arto dum UK en Varna, en 1978 kaj en Budapeŝto, en1983. Esperantlingvaj informbroŝuroj pri la ekspozicioj eniris dekumentujojn de ĉiuj kongresanoj, en Varna en pli ol 5 mil ekzempleroj. Rezulte de interesiĝo de la kongresanoj okazis poste miaj prelegvojaĝoj en Danlando, Finnlando, Italio kaj Nederlando. La prelegoj pri la pola popola arto okazis ne nur en esperantistaj klubejoj, sed ankaŭ – kun traduko – en lernejoj kaj muzeoj. Okaze de la eksterlandaj ekspozicioj, organizataj de la Muzeo, estis aranĝataj specialaj renkontiĝoj por esperantistoj, kun esperantlingvaj komentoj kaj aldonaj prelegoj (Bulgario, Germanio, Hungario). Dank'al la iniciativo de hungaraj kaj slovakaj esperantistoj nia Muzeo ligis kunlaboron kun la Etnografia Muzeo en Pecs (Hungario) kaj organizis ekspoziciojn en Polaj Kulturcentroj en Budapeŝto kaj en Bratislavo (Slovakio). Tiam Esperanto servis kiel pontlingvo dum la organizado. 2. Utiligante Esperanton kaj kontaktojn kun esperantistoj la Muzeo prezentas al la urba publiko folkloron kaj arton de alilandaj popoloj, plej efike kadre de la muzeaj cikloj: „Renkontiĝoj kun folkloro”, dum kiu prezentiĝas diversaj folkloraj ensembloj, kaj „Naciaj vesperoj”, celantaj prezenti kulturon de diversaj nacioj. Jam dum la unuaj 5 jaroj de la aranĝo, helpe de esperantistoj la Muzeo sukcesis venigi folklorajn ensemblojn el 6 landoj kaj invititaj individuaj eksterlandaj esperantistoj el 12 landoj diversforme prezentis kulturon de siaj popoloj. Dum tiuj aranĝoj Esperanto servas kiel pontlingvo kaj por la publiko, ĉio estas tradukata al la pola. Tiuj spertoj ebligis plani kaj realigi la plej grandan kaj plej originalan aranĝon en la Muzeo Ekde la jaro 1980, dum 20 jaroj okazadis en Toruń Internacia Renkontiĝo de Popolaj Orkestroj kun uzo de Esperanto kiel pontlingvo. La muzikgrupojn el eksterlando ni invitadis pere de Esperanto-movado kaj ĉiun alvenantan grupon akompanis esperantisto-tradukanto, kiu helpe de la internacia lingvo kontaktiĝis kun la organizantoj dum la organiza periodo kaj dum la daŭro de la Renkontiĝo. La publiko aŭdis Esperanton sur la muzea scenejo. Esperantlingvaj komentoj estis, kompreneble, tradukataj al la pola. Dum 20 jaroj sur nia muzea scenejo prezentiĝis, krom polaj, 94 grupoj el 24 landoj. Kaj ni ĉiuj kontaktiĝis oficiale nur per Esperanto. Observante interesajn spertojn de nia Muzeo, Esperanton ekuzis ankaŭ la plej vizitata en Toruń Nikolao Kopernik-Muzeo. Ekde la jaro 1995 eblas en ĝi spekti aŭd-vidan spektaklon „La urbo Toruń dum la epoko de la astronomo Nikolao Kopernik” kun klarigoj en la internacia lingvo. La Urba Muzeo, en la jaro 2007, ekfunkciigis esperantlingvan aktivigan programon dum la ekspozicio „La mondo de la toruna spickuko”. Ankaŭ aliaj muzeoj relative facile povus utiligi la lingvon por la kontaktoj kun eksterlandaj vizitantoj. Tre grava estas interesiĝo, postulo de vizitantoj. Resumante la tuton, mi rememorigas la iaman alvokon de la kreantoj de IOE Instituto – Antonij kaj Tibor Sekelj: ni – esperantistoj, vizitante diversajn publikajn lokojn, precipe galeriojn kaj muzeojn, ni petu, ni postulu informojn kaj informilojn en Esperanto.


Małgorzata NITKOWSKA (diplomito de IS; Pollando, Danio):

Propedeŭtika valoro de Esperanto por poloj dum la lernado de la angla lingvo

En la nuntempa mondo, kiu iĝis tutmonda vilaĝo, estas iom malfacile ekzisti sen la kono de almenaŭ unu fremda lingvo. Oni povas rimarki, ke, pro diversaj kialoj, kelkaj lingvoj estas dominantaj super la aliaj kaj homoj elektas ĝuste ilin por lerni kaj fari ilian vivon pli facilan aŭ interesan. Inter tiuj lingvoj sendube estas la angla. Kelkafoje la socio ne donas elekton, kaj la postulo de kono de la angla estas tre firma. Ne mirigas do, ke gepatroj volas, ke iliaj infanoj komencu la lernadon de la angla de la plej frua aĝo. Kompreneble, dum la kursoj por infanoj oni povas apliki nur specialajn programerojn / metodojn (kantadon, pentradon, enkondukon de unuopaj vortgrupoj). La celo de tiuj kursoj estas sole la inico, preparado por la posta, pli konscia lernado de la lingvo. Tiaj kursoj havas nur propedeŭtikan valoron. La infano ne povas esti instruata laŭ aliaj metodoj ol tiuj ĉi. Kio estas propedeŭtiko en lingvoinstruado? Ĉu ĝi povas helpi al la gelernantoj pli efike lerni fremdajn lingvojn? Ĉu nur al junaj gelernantoj? Ĉu ĝi havas iun alian rolon ol la helpilo? Ĉu Esperanto havas iun propedeŭtikan valoron por lernado de la tiom dezirata angla lingvo? Eble valorus pripensi kiel ni povus montri kaj uzi propedeŭtikan valoron de Esperanto por la akiro de la angla, kies pozicio en la mondo ŝajnas esti tiom firma, ke preskaŭ ne eblas kontraŭ ĝi batali…


Jukka PIETILÄINEN (Aleksanteri-Instituto, Universitato de Helsinki, Finnlando):

Informi pri Esperanto al eksteruloj: problemoj kaj defioj

Esperanto estas interesa lingvistika, kultura, socia kaj historia fenomeno, kiu estas tamen relative nekonata ekster la rondoj de esperantistoj. Ofte informoj pri Esperanto vekas intereson inter eksteruloj sed grandparte mankas taŭgaj pliprofundigaj fontoj en naciaj lingvoj pri esperanto. Kroma problemo estas fenomenoj ene de Esperanta socio, pri kiuj ne estas ĝenerala interkonsento inter esperantistoj kaj kiuj povus aperi nekompreneblaj por ekstera publiko. Tiuj inkluzivas ??internan ideon”, homaranismon, sennaciismon, raŭmismon, Esperantan Civiton kaj spiritismon, kiuj estas plene aŭ parte ligitaj al Esperanto, sed kiuj ne estas reprezentaj rilate la esperantan komunumon kiel tuton. La prelego traktos tiujn fenomenojn surbaze de spertoj el verkado de finnlingva libro pri Esperanto.


Barbara PIETRZAK (UEA; Pola Radio, Varsovio, Pollando):

50 jaroj de la E-Redakcio de Pola Radio

En la pli ol 120 jara historio de la internacia lingvo Esperanto, en la vivo de pli ol 100-jara E-komunumo (kalkulante ekde la 1-a UK en Bulonjo-sur Maro) la proksimiĝanta jubileo de la 50-jariĝo (1959) de la Esperanto-Redakcio de Pola Radio estas fenomeno aparta. Ne temas sole pri ĝia loko en la historio de radiofonio mem kaj esperantlingva radiofonio aparte. Unuavice temas pri ĝia rolo de la ĉiutaga lingvomedio por dekoj kaj centoj da geaŭskultantoj (esperantistoj) en la tuta mondo, kiel platformo de interkultura dialogo kaj proksimiĝo.


Ryszard ROKICKI (Varsovio, Pollando):

Kelkaj rimarkoj pri „Bazformoj de radikoj en vortaroj"

Sub tiu titolo aperis en Aprilo 2008 ampleksa artikolo de Bertilo Wennergren. La ĉefa demando, kiun starigas al si la aŭtoro estas, ĉu eble pli oportune (en kelkaj kazoj) estus havi en PIV O-finaĵajn kapvortojn anstataŭ la I-finaĵaj kaj inverse. En sia studo, li tuŝas la problemon de la gramatika kategorio de Esperantaj radikoj. Survoje alfrontas tamen la lingvouzajn faktojn, ke kelkfoje mankas la atendata signifo de la „O-vorto" kaj starigas la demandojn: „Ĉu do ĉiuj tiuj agosignifoj vere mankas? Ĉu aga uzo de la koncernaj O-vortoj estas tute fremda kaj erara?" Laŭ la ĝenerala gvidanto kaj redaktinto de la lasta PIV – Michel DucGoninaz – la elekto de kapvorto estas nur vortara oportunaĵo, bazita sur semantikaj konsideroj. Li malsame al Bertilo Wennergren rezignas pri ajna partopreno en „senfruktaj polemikoj", kaj siajn fortojn dediĉis nur al zorgo pri la kohereco de la difinoj kaj konsekvence pri la uzebleco de la vortaro. La prelego traktas, kiu sinteno estas (pli) prava?


Alicja SAKAGUCHI (UAM, Poznań, Pollando):

Esprimoj de realaĵoj en Esperanto: kontribuaĵo por tradukistoj

Realaĵoj estas esprimoj nekonataj en la lingvoj, en kiujn oni intencas traduki, ekzemple en Esperanto la Majstro, ĝisostulo, fina venko, nepivaj vortoj. Realaĵoj troviĝas ĉe difinita nacio aŭ (nacia aŭ internacia) organizaĵo aǔ komunumo, sed aliloke (kune kun ilia esprimo) tute mankas. Okupiĝo pri realaĵoj evidentiĝas en la ĉiutaga praktiko de tradukisto multe pli problema, ol oni ĝenerale imagas. La tradukisto ofte pretervidas deformiĝojn kaj misinterpretojn, kiuj enŝteliĝas en la tradukatan tekston. Ekzemple, (ŝajn)ekvivalentoj povas konduki al miskomprenoj. Troigoj, egale kiaspecaj, ne estas esceptoj – ankaŭ ne rilate al Esperanto. Esploroj pri esprimoj de realaĵoj estis faritaj ĝis nun nur rilate al etnaj lingvoj, ne al planlingvoj. Kelkaj laboraĵoj de esperantlingvaj aŭtoroj tuŝas literaturan lingvaĵon en la rilato al t.n. literaturaj realaĵoj. En ĉi tiu referaĵo mi parolos tamen nur pri tiaspecaj realaĵoj, kiuj enestas la leksikon de la ĝenerala lingvo. Ekzemploj de la koncernaj leksikaj fenomenoj estos prezentitaj surbaze de diversspecaj strukturaj kaj semantikaj kategorioj.


Angela TELLIER (Lingvolanĉilo, Grand-Britio):

Lingvolanĉilo: ne-nur-anglalingvaj infanoj

"Neniu homo estas insulo, en si mem tuto; ĉiu estas peco de kontinento, parto de la ĉeftero." (Donne 1624). Antaŭ preskaŭ kvarcent jaroj verkis tiujn vortojn brito John Donne, meditante tiam, ke homoj tamen ne estas izolitaj estaĵoj, sed parto de interkonektita homaro, estus hodiaŭ suprizita konstati, ke liaj meditaj vortoj povus tute bone aplikiĝi al la nuna stato de lia denaska lando, por ne paroli pri ĝia popolo. Britio restis dum jarcentoj, kaj restas nun 'insulo', kiu ĵaluze gardas siajn tradiciojn, inkluzive la lingvajn; regas la mondon la angla, tial britoj ne bezonas lerni aliajn lingvojn. Lingvolanĉilo (Springboard to Languages) estas brita projekto, kiu celas, pere de Esperanto, veki ĉe infanoj lingvokonscion kaj kiu celas montri al la insula lernejanaro, ke ĉies lingvo meritas respekton, ke el unulingvaj britaj infanoj eblas eduki ne-nur-anglalingvajn infanojn.


Blazio VAHA (kursgvidanto de IS; Lingvistika Instituto, Budapest, Hungario):

Kriterioj de vortkategorioj kaj sintaksaj kategorioj en kelkaj lingvoprojektoj kaj planlingvoj

Oni povas demandi, lingvoprojektantoj eklaboras fundamente je kiu lingvonivelo. Supozeblaj respondoj estas, ke a) la bazo estas ne lingvaj niveloj (apriora aliro); b) la bazo estas fonologio kaj morfologio. Principe oni povas bazi ankaŭ je sintagmotipoj, frazotipoj, logikaj operacioj.  Kiel statas la afero ĉe Lingvo Ignota, en la konsideroj de Descartes, ĉe ruski jezik, en Volapuko, Esperanto, Novialo, Pjaspo, Tokipono, Interlingvao, Ilo de DLT, Trasermo, Loĵbano, en la lingvistikaj metaesprimoj? Jen la demando, kiun mi skize prirespondos.


Horst VOGT (diplomito de IS; Germanio):

Celoj kaj dilemoj de la EU-lingvopolitiko

La komunikadproblemoj en Eŭropo montriĝas multfacetaj: ili aperas ene de la institucioj de Eŭropa Unio, montriĝas inter la enloĝantoj de la Eŭropaj ŝtatoj kaj aktualas ankaŭ en la unuopaj ŝtatoj inter enloĝantoj unuflanke kaj minoritatuloj, enmigrintoj aŭ fuĝintoj aliflanke. Ekde la du lastaj plilarĝigoj de Eŭropa Unio en la jaroj 2004 kaj 2007 per 10 resp. 2 novaj membroŝtatoj, la Unio ampleksas nun 27 ŝtatojn, kies unuopaj oficialaj lingvoj akumuliĝas al intertempe 23 (angla, bulgara, ĉe??a, dana, estona, finna, franca, germana, greka, hispana, hungara, irlanda, itala, latva, litova, malta, nederlanda, pola, portugala, rumana, slovaka, slovena, sveda). Ili ĉiuj estas ankaŭ agnoskitaj kiel oficialaj lingvoj de la Unio mem. Estas probable, ke estonte ankoraŭ pliaj lingvoj aldoniĝos, nome kiam membriĝos ankoraŭ novaj ŝtatoj, ekz. Kroatio, Serbio aŭ Turkio. Jam delonge stariĝis la demando, ĉu eblas racie kaj juste manaĝi tiun-ĉi babilonan lingvaron en la ĉiutagaj laboroj de la Uniaj institucioj. Eŭropa Unio garantias al la civitanaro liberan moviĝeblecon ene de la eksteraj limoj. Multaj homoj do profitas vojaĝante, feriante, studante aŭ laborante ekster sia patrio. Ju pli en tiuj aktivecoj necesas intensa kontakto al la tie loĝantaj homoj, des pli bezonatas efika, funkcianta komuniko. Kiamaniere reagas la eduksistemoj en la unuopaj landoj al tiu-ĉi defio? Tio igas demandi, ĉu ekzistas oficiale agnoskataj lingvaj homaj rajtoj? Se jes, kiujn konkretajn rajtigojn ili donas al kiu? Ĉu la politiko la problemojn vidas, analizas kaj ĉu videblas ŝanco, ke taŭga koncepto por superi la problemojn estas politike realigebla? Okulfrapas la diverĝo inter la teoria samrajteco / samrangeco de ĉiuj 23 oficialaj lingvoj de EU kaj la praktiko, ke en la ĉiutaga laboro de la administracio aplikiĝas precipe nur du laborlingvoj, inter kiuj la angla akiras al si ĉiam pli vastan terenon. La lingvopolitiko de la Komisiono neas, ke en tiu ĉiam pli vasta apliko de la angla kiel laborlingvo montriĝas grava problemo. ??ia politiko koncentriĝas al la subteno de multlingveco en la senco de konservado de la diversaj eŭropaj kulturoj unuflanke, kaj aliflanke en la senco, ke ĉiu eŭropano parolu plurajn lingvojn, nome almenaŭ la gepatran plus du fremdajn lingvojn. La komisionano por multlingveco, Leonard Orban, kreis agadprogramaron nomitan „Vivolonga Lernado?? por instigi la lingvolernadon. Li krome en 2007 komisiis grupon de 10 eŭropaj intelektuloj, doni konsilojn pri la kontribuo de multlingveco al interkultura dialogo kaj al reciproka interkompreniĝo de la civitanoj de EU. La grupo, kiun gvidis la liban-franca verkisto Amin Maalouf, prezentis kaj la Komisiono publikigis komence de 2008 raporton „Rekompencanta defio – kiel multlingveco povas kontribui al solidiĝo de Eŭropo??. La raporto formulis 4 proponojn, inter kiuj la unuaj du estas la plej diskutendaj: - En duflankaj rilatoj la anoj de la popoloj uzu inter si ambaŭ proprajn lingvojn, „sed ne trian??. - Ĉiu eŭropano estu kuraĝigata, libere elekti propran „adoptolingvon??. Tiu ĉi adoptolingvo ne estu nur dua fremdlingvo, sed fariĝu kvazaŭ „dua gepatra lingvo??. Laŭ la principo de subsidiareco de la propraj EU-kompetentoj, la lingvopolitiko apartenas al la kompetento de la unuopaj membroŝtatoj. La unio do nur povas instigi, diskutigi kaj kunfinanci tiuterene. La tuta dilemo de la EU-lingvopolitiko montriĝas en tio, ke ekz. en Germanio eĉ duonjaron post la publikigo de la raporto nek la Konstanta Konferenco de la Kulturministroj de la Federaciaj Landoj, nek la kulturministro de la lando Baden-Virtembergo estis okupiĝintaj pri la proponoj de la Maalouf-raporto kaj eĉ ne havis ideon pri ties ekzisto.


John WELLS (kursgvidanto de IS; UCL, London)

Interlinguistic and Esperanto studies at university level

How can we in universities study and teach Esperanto and the related area of intercultural communication? (In Esperanto we refer to Esperantologio and interlingvistiko, but the expressions ‘Esperantology’ and ‘interlinguistics’ are not customary in English.) As with other language disciplines, there are going to be some basic questions we must address. Do we teach the language ab initio? Or do we restrict entry to students with existing knowledge of Esperanto? Is our concentration going to be on linguistic description and research (including sociolinguistic and psycholinguistic aspects and so on, and the history of rival projects), or on literature (as is the case with many language departments in universities)? In seems clear that we must be prepared to teach Esperanto at least at advanced level, and to give our students opportunities to use it in practice. We must conduct research into the language, particularly in the light of (i) its relationship to general linguistics and linguistic universals, (ii) its history and development, and (iii) other proposed languages of international and intercultural communication. We must set Esperantological (if I may) and interlinguistic studies in the framework of current intellectual questioning, and consider how these studies might relate to such issues as globalization, the role of English in the world, and the position of minority languages and endangered languages. La frazmelodio en internacia perspektivo Neniu lingvo estas parolata unutone. En tonlingvoj (ekz-e la ĉina) oni ekspluatas la parolmelodion por distingi vortojn, do kiel vortmelodion. Sed en la ceteraj lingvoj la parolmelodio havas alian rolon, nome kiel *frazmelodio *(intonacio): lingva sistemaro iel simila al la gramatikaj sistemoj de nombro aŭ verba tempo. Oni povas rekoni tri tiajn sistemojn: disapartigo, tono, kaj frazakcento. Per *limindiko* ni apartigas diversajn lingvajn unuojn (ekz-e subpropoziciojn, frazelementojn), simile kiel rolas en la skriba lingvo interpunkcio. Per *tono* ni povas indiki interalie la (ne)kompletecon de la frazo kaj nian sintenon al tio, kion ni diras. Per *frazakcento* ni fokusigas la atenton de la aŭskultanto al la pli grava parto de la diraĵo, indikante ĉu frazelemento estas nova aŭ jam konata. ??is kiu grado la frazmelodio estas universala, do sama por ĉiuj lingvoj? Evidente, la melodioj mem sufiĉe varias de unu lingvo al alia, eĉ de unu dialekto al alia. Sed ĉu la subkuŝantaj sistemoj samas? Kredeble la dispartiga rolo de la frazmelodio estas grandparte universala. La sistemo de tono estas parte universala (la preleganto esploros ĝuste tiun temon: ekzemple, ĉu estas vere, ke asertoj ĉiam havas falantan tonon, demandoj leviĝantan?). Sed estas evidente, ke la frazakcenta rolo malsamas en malsamaj lingvoj. Tio gravas por Esperanto, ĉar ĝiaj parolantoj emas uzi la frazmelodion de la gepatra lingvo, supozante ke ĉiuj komprenos. Mia konsilo (aparte por angalingvanoj): ne supozu, ke viaj aŭskultantoj ĉiam kaptas ĉiun nuancon, kiun vi esprimas per la frazmelodio.


Jerzy BAŃCZEROWSKI (UAM, Poznan, Pollando):

Interlingvistiko kaj lingvistiko

1. Instruado de esperanto en UAM ne havas longan tradicion. Kvankam en la sepdekaj jaroj okazis lingvokursoj enkadre de la Scienca Studenta Rondo de Esperanto, tamen institucie, en instruprogramoj, esperanto aperis nur antaŭ dek jaroj. Tiam d-ino Ilona Koutny, kiu venis al Poznań el Budapeŝto kaj estis dungita en la hungara filologio (hungarologio) de nia instituto, prezentis iniciaton fondi Postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn. La proponon akceptis konsilio de la Lingvistika Instituto, tiu de la Novfilologia Fakultato kaj la Senato. D-ino Koutny havis jam signifajn spertojn enkadre de instruado de esperanto en Hungario, en la Universitato Loránd Eötvös. La Lingvistika Instituto de UAM pro sia scienca specifeco kaj didaktika varieco evidentiĝis preskaŭ ideala loko por la Interlingvistikaj Studoj. 2. La komencoj estis tre modestaj kaj la grupo de partoprenantoj relative malgrandaj. Tamen interesiĝo pri la studoj konstante kreskis kaj enlande kaj eksterlande. Pligrandiĝis ankaŭ la prestiĝo de la interlingvistikaj studoj en la universitato kaj en akademia medio. Des pli, ke oni sukcesis allogi kiel prelegantojn ankaŭ eminentajn eksterlandajn specialistojn. Tiel efikis ĉefe la agado de d-ino Ilona Koutny, kiu – krom siaj okupoj enkadre de hungarologia fako – evidentiĝis fervora popularigistino de esperanto ne nur sur eŭropa, sed ankaŭ sur monda nivelo. ??i komencis kunlabori kun eksterlandaj akademiaj centroj kaj kun konataj specialistoj kiel: Dr hab. Vera Barandovska-Frank (Germanio), Dr hab. Detlev Blanke (Germanio), Doc. Michel Duc Goninaz (Francio), Prof. Sabine Fiedler (Germanio), Dr Katalin Kováts (Hungario/Nederlando), Prof. Aleksander Melnikov (Rusio), Prof. Humphrey Tonkin (Usono), Dr Balázs Wacha (Hungario), Prof. John Wells (Britujo). 3. La hodiaŭan simpozion okaze de la 10-jariĝo de la Interlingvistikaj Studoj partoprenas ĉ. 80 personoj el 20 landoj. Kelkaj el la partoprenantoj por atingi Poznanon, devis superi grandegajn malfacilaĵojn ligitajn kun ricevo de pola vizo. Kun granda bedaŭro mi aŭskultis rakonton de prof. Melnikov pri lia batalo por la vizo. Mi suspektas, ke reveninte, li verkos detektivan romanon pri siaj vizaj aventuroj. Ĉar la aventuroj estas kompareblaj kun aventuroj de Argonautoj gvidataj al Kolchido far Jasono. Similajn klopodojn havis du personoj alvenintaj el Irano. Sed entute ne ricevis vizojn du personoj el Afriko. Mi opinias, ke partoprenantoj de la hodiaŭa simpozio ne povas esti neŭtralaj koncerne tiujn faktojn. La partoprenantoj povus esprimi sian decideman opinion por la koncernaj ŝtataj instancoj, ke similaj eventoj estonte ne ripetiĝu. 4. Indas rememorigi, ke socian kadron por scienca aspekto de la simpozia temaro karakterizas malnova revo de homaro pri facila interkompreniĝo, sendepende de sia propra nacia lingvo kaj popola aŭ ŝtata aparteno. Neceso interkomunukiĝi devigis novajn komunikajn komunumojn produkti naturmaniere lingvojn je simpligita gramatiko (piĝinoj, kreoloj). Lingvon kreitan far Zamenhof antaŭ 121 jaroj oni ofte nomas: lingvo planita. ??ia kreanto baziĝis sur siaj lingvaj spertoj kaj lingva intuicio. Li plenkreskis en multlingva ĉirkauŭaĵo, mem ne estis lingvisto. Esperanto iĝis komunika sukceso mondskale. 5. Esperantistan lingvan komunumon nuntempe kreas propable ĉirkaŭ miliono da homoj. Esperanto sendube favoras al proksimiĝo de homoj kaj formado de tutmonda komunika komunumo (TKK). Tiun ĉi fenomenon akompanas demando: kia lingvo, kiaj lingvoj devas priservi la komunumon? Kelkaj opinias, ke ĝuste esperanto, i.a. pro sia etne neŭtrala statuso. Ankaŭ pro tio, ke apartenante al neniu nacio, ĝi ne povas esti ligata kun dominado de unu nacio super la aliaj nacioj. Do, ne povas iĝi ilo de lingva imperiismo. Mi estas konvinkita, ke esperanton oni devas trakti kiel unu el la plej sukcesaj provoj sur vojo al optimuma lingvo de TKK. Tio ne estas la lasta provo. Laŭ pola sciencisto Tadeusz Kotarbiński esperanto estas la plej genia kunligo de logiko kaj simpleco. Kaj Albert Einstein opiniis, ke tiu ĉi lingvo estas la plej bona solvo por internacia komunikado. 6. Optimuma Tutmonda Lingvo (OTL) devas esti formata pere de koncernaj esploroj: lingvistikaj, psikolingvistikaj, sociolingvistikaj k.a. Tiaj esploroj devas doni respondon je sekvaj demandoj: D1 – Kia devas esti optimuma rilato inter leksiko kaj gramatiko; t.e. kiom da leksiko kaj kiom da gramatiko devas esti en la lingvo. D2 – Kiuj lingvaj kategorioj devas esti enleksikigitaj, kaj kiuj gramatikigitaj? D3 – Kiuj lingvaj strukturoj pli bone ol aliaj certigas komunikan efikecon? D4 – Kiaj estas negativaj konsekvencoj de tio, ke kelkaj subsistemoj de lingvo estas tre reguligitaj kaj plikonstruitaj. Se ekz. derivado de vortoj estas regula kaj plikontruita, tiam tio povas havi malbonajn konsekvencojn por leksika sistemo. D5 – Ĉu eblas krei tian lingvon planitan, kies lernfacileco estus pli-malpli la sama por uzantoj el diversaj etnaj lingvoj? D6 – Kiuj lingvoj kaj kiom grade devas esti reprezentataj en OTL? Vortprovizo de esperanto en 70% estas novlatindevena; 14,7 % – greka; 10,4 % – germana; 0,9 % - slava. Estas dubinde, ĉu la proporcioj estus ĝustaj, se konsideri hodiaŭan lingvan strukturon de la mondo. D7 – Ĉu ekzistas optimuma lingvo el vidpunkto de ĉiuj siaj subsistemoj? Alie: kiel devas aspekti apartaj subsistemoj de konstruata lingvo, por certigi ĝian komunikan kaj alproprigan optimumecon? D8 – Ĉu fleksio, el vidpunkto pri vortkategorioj (partes orationis), devas rilati al ĉiuj vortoj? D9 – Kiel granda estas premo de konataj al esperanto-uzanto aliaj lingvoj, koncerne lian esperantan idiolekton? 7. La supraj demandoj ne devas nepre ĉiuj esti argumentitaj kaj povas esti ili devenas de mia nekompetenteco en tiu ĉi branĉo. Tamen, ŝajnas, ke konvinke respondi ilin estus tre interesa kaj povus eviti nebezonatan diskuton. 8. Fine, mi volas substreki fakton pri la granda interreta populareco de esperanto. Laŭ pritaksoj, esperanto estas post la angla la dua lingvo, en kiu oni kreis plej multe da paĝoj en la interreto. Do, bone estus ankaŭ ekkoni la nombron de la uzantoj de tiuj ĉi paĝoj. Restas al mi esprimi mian konvinkon, ke spertoj akiritaj dum uzado de esperanto kaj esploroj pri esperantista lingva komunumo kontribuas al pliprofundigo de scienca analizado de internaciaj lingvoj, kaj kio plej grava, al kreo de optimuma tutmonda lingvo en estonteco. Esperantigis: Zbigniew Galor


KOUTNY Ilona (Interlingvistikaj Studoj, UAM, Poznan, Pollando):

10 jaroj da interlingvistikaj studoj UAM

Salutoj pro la 10-jariĝo prof. Tonkin – ESF, Atilio Orellana Rojas – ILEI, hungaraj kolegoj kaj eksgestudentoj Programo de la studoj (2+1 jaroj) Similas al filologiaj studoj de aliaj lingvoj Baziĝas sur la vastasenca koncepto de interlingvistiko (studo de internaciaj etnaj kaj planlingvoj) Prezentas la lingvistikajn bazojn kaj komunikadon (internacian kaj interkulturan) Fokusiĝas al la lingvistiko, literaturo kaj kulturo, historio de la plej disvastiĝinta planlingvo, esperanto Specialiĝo pri interlingvistiko, lingvistiko, literaturo komunikado internacia kaj interkultura lingvoinstruado, estonte tradukado Finiĝas per diplomlaboraĵo kaj fina ekzameno Spertoj el ELTE, kie finiĝas la magistraj studoj pri esperantologi, do unikaj studoj en UAM Partoprenantoj 1998 – 8 homoj el 5 landoj 2002 – 22 homoj el 12 landoj 2005 – 25 homoj el 13 landoj 2008 – 12 homoj el 8 landoj (Brazilo, Iran, Grekio, Francio, Kroatio, Koreio, Ukrainio, USA) + ev. 2 el Afriko (Ebura Bordo kaj Kongo) Kunlaborantoj el la Lingvistika Instituto de UAM: Michael Farris, Bradio Moro el Pollando: Maria Majerczak (UJ, Krakovo), Lidia Ligęza, Tomasz Chmielik, Zbigniew Galor el eksterlando: Katalin Kováts, Balázs Wacha, István Ertl (HU) Vera Barandovska (Ĉehio, DE), Detlev Blanke (DE), John Wells (Britio), Humphrey Tonkin (USA), Michel Duc Goninaz (FR), Aleksander Korĵenkov kaj Aleksander Melnikov (RU) Esploro Leksikografia metiejo kun gestudentoj (apero de trilingvaj etvortaroj laŭtemaj) Interkultura komunikado Eldono de kurslibroj Dankoj al ĉiuj kolegoj pro la kontribuo, al ĉiuj gestudentoj pro la sindediĉa partopreno en la studoj, al ESF, kiu subtenis la studojn per stipendioj kaj ankaŭ la nunan simpozion al vicrektoro M. Kręglewski pro subteno de la simpozio al la Lingvistika Instituto, en kies kadroj funkcias la Studoj.

 



reen al la Enkonduko | al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen