Detlev Blanke

Detlev BLANKE (nask. en 1941 en Neumünster, mortis en 2016 en Berlino), germano, estis fakinstruisto, poste profesia sekretario de la Esperanto-organizaĵo de GDR (GDREA, 1968-1990), doktoriĝis (1976) kaj habilitaciis (1985) pri lingvistiko (interlingvistikaj temoj) en Humboldt-Universitato de (orienta) Berlin, tie lektoris kiel „Honoraria docento pri interlingvistiko" (1988-2007). Multe prelegis en- kaj eksterlande kaj organizis sciencajn aranĝojn, en 1991 iniciatis „Gesellschaft für Interlinguistik e.V." (GIL, Societo pri Interlingvistiko), kiun li prezidis 1991-2011 (ekde 2011 ties „honora prezidanto"), membras en la redaktaj komitatoj de „Esperantologio - Esperanto Studies" (EES, 1999-) kaj de „Language Problems & Language Planning" (LPLP, 2001-). Redaktas la bultenojn „Interlinguistische Informationen", organo de GIL (1992-) kaj „Informilo por Interlingvistoj" *) (1992-); ekde 1974 estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvo-Problemoj (CED); bibliografiis por la usona Modern Language Association (MLA) (1991-2011), korespondanto de la Akademio de Esperanto (2013-).

Verkis [ĝis fino de 2013] ĉ. 1200 sciencajn studojn, artikolojn, eseojn kaj recenzojn, ĉefe en la germana kaj en Esperanto, kun tradukoj en kelkajn lingvojn, krome pli ol 700 germanajn ĵurnalismajn artikolojn, verkis 20 monografiojn, redaktis pli ol 50 konferencaktojn, antologiojn kaj prihistoriajn binditajn manuskriptojn. Laŭreato de la „Premio Academicus Ariste" (Estonio, 2005) kaj de la speciala premio „Eugen-Wüster" (kune kun Wera Blanke, 2006), honora membro de UEA (2011), „Honora prezidanto de GIL" (2011). Li vivis kun sia edzino Wera en Berlin.

*) vidu en: http://esperantic.org/en/communications/ipi/archive

Publikaĵojn de Detlev Blanke bv. vidi en la aldonita PDF-dokumento.