KOUTNY Ilona (Hungario/Pollando)

Lingvisto, esperantologo, lingvoinstruisto; naskiĝis en Budapeŝto (Hungario) en 1953, ekde 1997 vivas en Pollando. Ŝi diplomiĝis pri matematiko, franca filologio kaj esperantologio en Eötvös Loránd Universitato (ELTE), Budapeŝto en 1977 (per esperantlingva temo: Grandaj matematikistoj kaj la lingvomodeligo, ĉe István Szerdahelyi), poste studis ĝeneralan kaj aplikatan lingvistikon kaj doktoriĝis pri lingvistiko same en ELTE en 1990 (per hungarlingva temo: Aplikado de parolsintezo en la komputila instruado de la lingvoj hungara kaj esperanto), habilitiĝis pri lingvistiko en Adam Mickiewicz Universitato (AMU), Poznano (Pollando) en 2009 (per anglalingva libro: Naturlingva prilaboro por la hungara parolsintezo).

Unue ŝi laboris en komputika tereno en esplorinstitutoj, poste kiel redaktisto, ankaŭ ĉe la iama Scienca Eldona Centro de UEA, en Budpaeŝto (1983-85), estis kunredaktoro de la revuoj Interkomputo kaj Fokuso. Ekde 1986 ŝi okupiĝis pri parolprilaboro en la Budapeŝta Teknika Universitato, kunevoluigis la esperantan parolsintezan sistemon ESPAROL enkadre de plurlingva parolsinteza sistemo, kaj laboris pri parolantaj instruprogramoj PAROLERN. Ŝi kunlaboris ankaŭ kun la maŝintraduka DLT-projekto, pretigante hungaran modulon kun hungaraj kolegoj.

Post la morto de prof. István Szerdahelyi en 1987, ŝi transprenis la instruadon de e-aj lingvo kaj lingvistiko en la Esperanto-fako ĉe la Lingvistika Katedro de Eötvös Universitato. Kunfondis la internacian Esperantologian fakon, kiu dum kelkaj jaroj funkciis kaj donis magistran diplomon pri esperantologio al la diverslandaj finstudintoj. Ŝi gvidis kursojn ankaŭ pri komputa kaj aplikata lingvistiko. Ŝi prezidis la Ekzamenan komisionon de HEA, kaj instruis kadre de la tiamaj C-kursoj.

En 1997 ŝi transloĝiĝis al Pollando (ŝia edzo, †Zbigniew Galor, estis pola sociologo kaj esperantisto). Ŝi instruas en la Etnolingvistika Instituto (posteulo de la Lingvistika Instituto) de Adam Mickiewicz Universitato en Poznano hungarajn lingvon kaj lingvistikon. Ŝi gvidas la Hungarologian Katedron (inter 2010-19 la Finno-ugran Katedron). En 1997 ŝi fondis kaj gvidas la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn, prelegas pri esperanta lingvistiko, internacia kaj interkultura komunikado, esperanto-instruado (interl.amu.edu.pl). De 2008 la Studoj kunokazigas kun ILEI kaj Edukado.net Instruistan trejnadon. Plurfoje kun kolego Michael Farris ŝi gvidis anglalingvan kurson pri Internacia komunikado – internaciaj lingvoj por la studentoj de la Lingvistika Instituto kun prartopreno de kelkaj eksterlandaj Erasmus-gestudentoj.

Membro de la Akademio de Esperanto 1998-2016, profesoro ĉe la Akademio Internacia de la Sciencoj, San Marino, membro de UEA, ILEI (ekde 2016 honora membro), estis CED-estrarano, membro de la Hungara Aplikatlingvistika Asocio. Ŝi ofte prelegas pri sciencaj temoj en diversaj forumoj (IKU, Esperantologia konferenco, ILEI-simpozioj, AIS-sesioj, KCE, GIL-konferencoj ktp.), gvidas esperantajn kursojn en diversaj niveloj (ekz. dufoje en Usono en la somera universitato). Publikigas artikolojn en ses lingvoj, redaktis kelkajn librojn.

Ŝi kunredaktis la Hungaran-Esperantan vortaron (1996 kun I. Szerdahelyi, ĉ. 65 mil leksikaj unuoj kaj signifa faka materialo) kaj la Hungaran-polan temvortaron (2000 kun koleginoj, ĉ. 26 mil leksikaj unuoj). Ŝi laboras pri la plurlingva projekto Strukturita Esperanta Temvortaro, kies 3 volumoj kun leksikaj kaj komunikaj ekzercoj jam aperis: Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lernado kaj Laboro (2002), Lingvo kaj Komunikado (2003), Homa vivo kaj Loĝado (2005). Aldoniĝis la Angla-Esperanta-Litova versio de Lernado kaj Laboro (2005), poste la Germana-Esperanta-Pola versio de Lingvo kaj Komunikado en 2008. Ŝi estis redaktoro de la universitata lingvistika revuo JKI (Lingvo. Komunikado. Informado, 2011-19), kie regule aperis ankaŭ esperantologiaj kaj interlingvistikaj artikoloj. Tiu ĉi agado daŭras ekde 2021 ĉe la lingvistika revuo Investigationes Lingvisticae.

Ŝi esploras interkulturan komunikadon, rilatojn inter kulturo kaj lingvo, leksikografion kaj esperantan lingvistikon. Organizas interlingvistikajn simpoziojn en AMU, kie partoprenas esperantistaj kaj ne-esperantistaj fakuloj pri la anoncita temo. Post la 5-a simpozio en 2020 ŝi kun Ida Stria kaj Michael Farris redaktis du volumojn, kiujn eldonis la universitato en la serio Cross-linguistic and Cross-cultural Studies.

HEA donis al ŝi honorinsignon en 1989, UEA Grabowski-premion en 2008 kaj Diplomon pro elstara agado en 2015. Post la festado de 10-jariĝo de la Interlingvistikaj Studoj per interlingvistika simpozio ŝi estis elektita Esperantisto de la jaro 2008 far la revuo La Ondo (vidu intervjuon en La Ondo de Esperanto, 2009, №2). En 2018 ŝi ricevis la FAME-premion. Intervjuo kun ŝi troviĝas en la revuo Esperanto 2019/januaro.

Bv. rigardi plenan liston de publikaĵoj de Ilona Koutny en la aldonita PDF-dokumento.