Probal Dasgupta

Probal DASGUPTA [daŝgupto], bengalo, nask. 19 sept. 1953 en Kolkato. Esperantistiĝis en 1967. Diplomiĝis pri la lingvistiko, la palia, la bengala kaj la angla en la universitato de Kolkato (1973) kaj doktoriĝis pri la lingvistiko en Nov-jorka universitato (1980). Estis helpinstruanto pri la lingvistiko en Nov-jorka universitato (1977, 1978) kaj la universitato de Melburno (1979). Estis helpinstruanto pri Esperanto en la kursaroj en San-Francisko (1978) kaj Barlastono (1988). Laboris kiel volontulo en la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (sept. 1977, jan.-sept. 1980).

Lekciisto pri la sanskritida lingvistiko, universitato de Kolkato (sept.-dec. 1980); docento pri la sanskritida lingvistiko, Dekana Kolegio kaj Esplorinstituto, Pune (dec. 1980-feb. 1989); profesoro pri la aplika lingvistiko, universitato de Hajderabado (mar. 1989-jul. 2006); profesoro pri la lingvistiko, Barata Statistika Instituto (aŭg. 2006-).

Redaktis la revuon Indian Linguistics (1982-87, Lingvistika Societo de Barato), kunredaktas la revuon Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado / Language Problems and Language Planning (1990-, Benjamins), kunredaktis la libroserion Language and Development (1993-2004, Sage), kunredaktis la libroserion Yearbook of South Asian Languages and Linguistics (1998-2002 Sage, 2003-06 Mouton de Gruyter), kunredaktas la revuon Beletra Almanako (2007-, Mondial).

Membro de la Akademio de Esperanto (1983-, kaj unu el ĝiaj vicprezidantoj 2001-). Honora membro de la Lingvistika Societo de Usono (2004-). Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (2007-13).

Administre, estis estro de la Centro por Aplika Lingvistiko kaj Tradukologio en la universitato de Hajderabado (1994-97 kaj 2000-01), estis dekano de la Skolo de Humanistiko de tiu universitato (2001-04), kaj direktoris la programon Studu Baraton en tiu universitato 2000-06.

Libroformaj aperigaĵoj:

2012. Bhaashaar bindubishargo [en la bengala: 'la punkteroj de la lingvoj', magistronivela lernolibro celanta la universitatan fakon bengalaj lingvoj kaj literaturo]. Kolkata: Gangchil;

2011. Loĝi en homaj lingvoj: la substancisma perspektivo. Novjorko: Mondial;

2011. Inhabiting Human Languages: The Substantivist Visualization. New Delhi: Samskriti / Indian Council of Philosophical Research;

2010. Chinno kathaay shaajaaye taroni [en la bengala: 'dekorinte la boaton per vortoj shiritaj', esearo pri lingvistikaj, literaturaj, soci-filozofiaj temoj]. Kolkata: Gangchi;

2006. Dormanta hejmaro (trad. el la bengala). Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo;

2006. Hlaapicer kaando (trad. el Esperanto en la bengalan). Kolkata: Samatat;

kun Amares Datta kaj Udayon Misra, 2002. English at the Crossroads: the Postcolonial Situation. Dibrugarh: Students' Book Centre;

kun Alan Ford kaj Rajendra Singh, 2000. After Etymology: Towards a Substantivist Linguistics. München: Lincom Europa;

kun Jayant Lele kaj Rajendra Singh, 1995. Explorations in Indian Sociolinguistics. New Delhi: Sage;

1995. Klera edzino (trad. el la bengala). Serio Oriento-Okcidento de Universala Esperanto-Asocio 29. Pisa: Edistudio;

1993. The Otherness of English: India's Auntie Tongue Syndrome. New Delhi: Sage;

1989. Mi juna (trad. el la bengala). Rotterdam: Esperantaj kajeroj;

1989. Projective Syntax: Theory and Applications. Pune: Deccan College Postgraduate and Research Institute;

1987. Kathaar kriyaakarmo [en la bengala: 'la agadoj de la vortoj']. Kolkata: Dey's;

1977. Primico (trad. el la bengala). Antwerpen: TK/Stafeto.