Věra Barandovská-Frank

Věra BARANDOVSKÁ-FRANK naskiĝis en 1952 en Opava (CZ). Post gimnazio ŝi studis en filozofia fakultato de Purkyně-Universitato en Brno klasikajn kaj modernajn lingvojn. Magistriĝis en 1975, doktoriĝis pri historio de antikva literaturo (PhDr) kaj pri klasika filologio (Dr). Habilitiĝis en 1994 pri interlingvistiko ĉe Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), San Marino, kie ŝi estas profesorino. Instruis en la Teknika Universitato Ostrava (CZ), Konstantin-Universitato Nitra (SK) kaj la Universitato Paderborn (DE), estas honora profesoro de Blaga-Universitato en Sibiu (RO), nun instruas ĉe la Interlingvistikaj Studoj de Adam Mickiewicz Universitato Poznań (PL).

Ŝi laboris kiel eldonistino kaj redaktorino de la revuo Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft en la Instituto por Kibernetiko en Paderborn. Estas membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, de UEA kaj de GIL (Gesellschaft für Interlinguistik, Berlino). Ŝi engaĝiĝas en latinlingva movado (Latinitatis Vivae Provehendae Associatio, Münster), estas poligloto, verkis centon da publikaĵoj.

Publikaĵojn de Věra Barandovská-Frank bv. vidi en la aldonita PDF-dokumento.