Ziko VAN DIJK

Ziko VAN DIJK (nask. en 1973) estas germana esperantisto ekde 1987/1988. Li studis historion kaj la germanan lingvon en Bochum, Utrecht kaj Köln. La historiisto doktoriĝis pri historio de Universala Esperanto-Asocio ĝis 1990. Interalie li okupiĝas pri la politika historio de Germanio kaj Nederlando, pri komprenebla verkado kaj pri vikipediaj temoj.

Ziko van Dijk havis diversajn taskojn kaj postenojn en Germana Esperanto-Junularo kaj Germana Esperanto-Asocio, i.a. informado kaj la redaktado de la GEA-gazeto Esperanto aktuell. De februaro 2003 ĝis junio 2005 li laboris kiel bibliotekisto/arkivisto en la Biblioteko Hector Hodler. Li fondis kaj administras la yahoogroup-ojn "ehist" pri Esperanto-historio kaj "pivgrupo" pri Plena Ilustrita Vortaro. Ekde aprilo 2011, Ziko van Dijk estas prezidanto de Wikimedia Nederland, la nederlanda filio de Fondaĵo Vikimedio, kiu estras la liberan enciklopedion Vikipedio.

Pli longe vd. en Vikipedio