12

Oct.

Interlingvistikaj studoj, instruista trejnado kaj ARKONES en Poznan

Dum la tria semajno de septembro de 2013, la pola urbo Poznan reeĥas esperantan parolon

Dum la tria semajno de septembro de 2013, la pola urbo Poznan reeĥas esperantan parolon, ĉar tradicie dum la semajno okazas la interlingvistika sesio jam ekde 1998 en la universitato Adam Mickiewicz kaj semajnfine la kultura aranĝo Arkones jam la 29-an fojon. La aktuala interlingvistika grupo - inter ili tri brazilanoj, 2 svisoj, po unu germanino, rusino, hungaro kaj polo - komencis sian trian studjaron. Istvan Ertl prezentis panoramon de la nuntempa esperanta literaturo. La grupo laboris en tri specialiĝoj: pri internacia kaj interkultura komunikado (lingvistikaj kaj sociologiaj aspektoj) kun Ilona Koutny kaj Zbigniew Galor, pri literaturo (beletra tradukado) kun István Ertl kaj pri lingvopedagogio kun Katalin Kováts kaj Ilona Koutny. La trian specialiĝon eblis partopreni por la grupo de la unujara instruista trejnado komuna aranĝo de IS de UAM, ILEI kaj edukado.net. La dekunu aliĝintoj (el Brazilo, Francio, Germanio, Hungario, Japanio, Kanado, Pollando kaj Portugalio) laboris fervore sub la gvidado de katalin Kovats pri metodologio de lingvoinstruado kaj speciale pri tiu de Esperanto. Ili konatiĝis ankaŭ kun tiklaj problemoj de la esperanta gramatiko fare de Ilona Koutny kaj donace povis partopreni en kelkaj okupoj de la interlingvistika grupo. Al la programo kontribuis Stefan MacGill, eksprezidanto de ILEI, nuna vicprezidanto de UEA, pri kursplanado surbaze de la kurso Esperanto etape. La merkreda komuna vespero okazis en bona etoso kun skeĉoj de Stefan MacGill, muziko de Suzanna Kornicka kaj komuna kantado ĉe tabloj kun manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

Kelkaj kursanoj ricevas faciligon por la partopreno per stipendioj de UEA, ILEI kaj la fonduso ESF. Tiuj instancoj disponigas stipendiojn, ĉar ili komprenas la gravecon ne nur lanĉi novajn iniciatojn, sed ankaŭ protekti ĝisnunajn atingojn. La nuna trijara kurso finiĝos en 2014. UEA, ILEI, UAM kaj aliaj aktive nun laboras, por ke nova trijara kurso povu komenciĝi en septembro 2014.

La semajfina aranĝo ARKONES proponis interesajn prezentojn kaj koncertojn por malstreĉigi la gestudentojn. Sed ankaŭ ili kontribuis al la programo: Mireille Grosjean, freŝe elektita prezidanto de ILEI prelegis pri interkultura instruado kaj ekzercis la interesiĝantojn pri Aikido; Ivan Colling raportis pri la brazila Steldomo kaj analizis la lingvoprojekton de Leibniz. Ankaŭ la instruistoj prezentis siajn aliajn flankojn: Katalin Kováts malkaŝis la sekretojn kial kaj kiel ŝi faras vitrajn juvelojn, poste ŝi streĉis la interesiĝantojn per la viva varianto de la RISKO-ludo, kiu furoras en edukado.net. István Ertl trafe parodiis la Strategian planon de UEA, kiun la antaŭan tagon prezentis Stefan MacGill.



Komenty (5)

Guilherme Jardim

Novembro 25a, 2013 Respondi
Ni povas vidi en la foton kvin brazilanojn kaj kvar hungarojn.

Ilona Koutny

Novembro 25a, 2012 Respondi
Estas same 5! Tri geinstruistoj kaj du gestudentoj. Eble vi kalkulis ankaux Stefan kiel hungaron

Katalin Kovats

Novembro 25a, 2013 Respondi
Jen bona ekzemplo de neceso je "hungaria": 5 hungaraj kaj UNU hungaria esperantisto, kiu estas ĝuste Stefan.... (nek Szabi, nek Zsofi loĝas momente en Hungario, neparolante pri Ilona, Istvan kaj mi mem... :-))

Szilvási László

Novembro 25a, 2013 Respondi
Sed se Stefan estas nehungara nur hungaria esperantisto, tiam István estas luksemburgia, Zsófia slovakia, Szabi kaj Ica polia, kaj vi Kati "nedelendia" esperantisto. Nur sole Stefan loĝas en Hungario, sed li naskiĝis aliloke. Do kiu finfine estas hungara? Eble la solvo povus esti la malnova difino: hungara estas tiu, kiu sentas sin hungara – aŭ tiu, kiu sentas sin apartenanta al Hungario...

Ilona Koutny

Novembro 25a, 2013 Respondi
Se ni kalkulas hungarojn laux nacieco, tiam Katalin, Istvan, Szabolcs, Zsofia kaj mi estas "hungaroj". Mi ne kalkulis nin laux la logxlando - tio por esperantistoj estas la tuta mondo

Kion vi pensas pri tio?