DEK SES JAROJ DE INTERLINGVISTIKO EN UAM

La Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj (IS) estis fonditaj en 1997 per rektora dekreto en la Lingvistika Instituto de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM, Poznan, Pollando), unu el la plej signifaj universitatoj de Pollando. La fondinto kaj gvidanto de la Studoj estas prof. Ilona Koutny, kiu finis i.a. esperantologiajn studojn en la Esperanto-fako de ELTE (Eötvös Loránd Universitato, Budapeŝto, Hungario) ĉe prof. István Szerdahelyi kaj estis lia posteulo post lia morto (1987-1995). La studprogramo de IS sekvas la modelon de la iamaj internaciaj esperantologiaj studoj en ELTE, sed estas pli ampleksa kaj proponas specialiĝojn en la tria jaro.

La instruistaro de la Interlingvistikaj Studoj estas internacia. La loka stabo konsistas el prof. Ilona Koutny (UAM), mag. Michael Farris (UAM) kaj prof. Zbigniew Galor. Regule kontribuas per kursoj prof. John Wells (GB), prof. Věra Barandovská-Frank (CZ/DE), mag. Lidia Ligęza, mag. Tomasz Chmielik, mag. István Ertl (HU/LU), mag. Aleksander Korĵenkov (RU), prof. Humphrey Tonkin (USA), dr Katalin Kováts (HU/NL). Komence kontribuis ankaŭ Bradio Moro (UAM) kaj mag. Maria Majerczak (UJ, PL). Dum la 16-jara historio de la fako prelegis ankaŭ aliaj gastprofesoroj.

La unua malgranda internacia grupo komencis siajn 3-jarajn studojn pri interlingvistiko en 1998. Ekde 2002 ESF subtenas per stipendioj kelkajn gestudentojn, tiel pli multe da gestudentoj povas komenci siajn studojn. Por la lasta grupo (2011-14) ankaŭ UEA-ILEI kontribuis al la stipendioj.

La postdiplomaj studoj kun sia ekstera formo (du intensaj semajnoj en ĉiuj 3 jaroj + la fina ekzameniĝo) altiras partoprenantojn el multaj landoj: la lastan grupon konsistigis komence 20 gestudentoj el 10 landoj de Pollando kaj Germanio ĝis Brazilo kaj Usono. La multnacia partoprenantaro nature kontribuas al la interkulturaj kaj kontrastaj studoj. La unusemajnaj intensaj sesioj okazas unufoje dum la semestro (fine de septembro kaj komence de februaro). Vidu raportojn pri la sesioj.