KURSA TEMARO:

  • Kriterioj de la periodigo de la Esperanta literaturo: dilemoj kaj problemoj
  • Pri la socia kaj estetika fono de la ekzistado de la Esperanta literaturo
  • Granduloj de la duaperioda literaturo en la tria periodo: harmonia kontinueco (Kalocsay, Baghy, Szilágyi, Tárkony, Schwartz, Waringhien)
  • La "Skota skolo" kaj Marjorie Boulton
  • Modernisma (postmodernisma) poezio
  • La Infana raso
  • Prozo en la postmilita literaturo
  • Populara literaturo en Esperanto
  • Eldonejoj kaj revuoj en la postmilita E-literaturo

Bibliografio

  • Alfonso Pechan (red.): Gvidlibro por supera ekzameno. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1979. p. 206-278.
  • Vilmos Benczik: Studoj pri la Esperanta literaturo. La kritikanto, Takasago, 1980. p. 5-17, 18-28,90-97,98-115,116-123, 124-130.
  • Lariko Golden: Ĉu la kvara periodo? Originala Esperanta literaturo en la naŭdekaj jaroj. Manuskripto. p. 3-30.
  • Manuel de Seabra: Kelkaj komentoj pri La infana raso. En: Vilmos Benczik (red.): Lingva arto. Jubilea libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton. Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 1999. p. 174-179.
  • Sabine Fiedler: Tekstrilatoj & Pri interteksteco en Esperanto. En: Vilmos Benczik (red.): Lingva arto. Jubilea libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton. Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 1999. p. 50-60.
  • William Auld: Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto. Artur E. Iltis, Saarbrucken, 1979. p. 11-26, 62-99.
  • William Auld: Vereco, distro, stilo. Romanoj en Esperanto. Artur E. Iltis, Saarbrucken, 1981.

Minimume konindaj ĉerpaĵoj el la beletraj tekstoj de la periodo 1945-1980 legeblas en:
Vilmos Benczik (red.): Baza literatura krestomatio. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1986. (Tria eldono.)