image

En la foto: La ĉeesta grupo en la Etnolingvistika Instituto de UAM

SURLOKE KAJ DISTANCE, SERIOZE KAJ AMIKE (interlingvistika sesio de AMU 17-23.09.2022)

La dua jaro de la aktuala interlingvistika grupo travivis sian septembran sesion, parte surloke, parte distance – danke al Katalin Kováts, kiu prizorgis la hibridan sesion.

image

En la foto: Ambaŭ grupoj kune - la distanca grupo spekteblas sur la ekrano

Post la sabata konsultiĝo kaj dimanĉaj ekzamenoj sekvis la kurso de Michael Farris pri ĝenerala leksikologio kaj semantiko kaj la kurso de Ilona Koutny pri esperanta sintakso. La partopenantoj vigle malkovris la strukturon de esperantaj frazoj kaj analizis ilin. En la dua parto de la semajno okazis interesa prelegaro de Věra Barandovská-Frank pri interlingvistiko, al kiu kontribuis ankaŭ kelkaj gestudentoj, kaj la kurso de István Ertl pri literaturo de la postmilita periodo kun analizo de la Infana raso.

image

En la foto: Michael Farris komencas sian prelegaron pri semantiko kaj leksikologio

Meze de la semajno, merkrede, la grupo ekskursis al Toruno, kie lokaj esperantistinoj prezentis al ili la vidindaĵojn, gvidis ilin tra la etnografia muzeo, okazis vizito al la iama gimnazio de Antoni Grabowski kaj poste la grupo konatiĝis kun la esperanta teatro Studio P.

image

En la foto: En la etnografia muzeo de Toruń Katalin donis ŝercan lecionon pri akuzativo, uzante historiajn "lernigilojn"

Vendrede vespere komenciĝis la kultura festivalo Arkones (post du-jara paŭzo jam la 36a!), kiu per prezentoj kaj muzika programo amuzis la partoprenantojn, ebligis amikiĝojn kun ĉeestaj esperantistoj, alvenintaj el diversaj partoj de Pollando, sed ankaŭ el la najbaraj landoj, kiel ekz. Germanio. La instruistoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj abunde kontribuis al la kolora programo.

image

En la foto: Prezento de la interlingvistika grupo dum Arkones

Speciala evento estis la apero de la libro Esperanta kulturo redaktita de Ilona Koutny, kiu verkis la superrigardan enkondukan artikolon kaj prezentis ĝin dum Arkones. La populara libro – kun ĉapitroj de la instruistoj kaj studentoj de la Studoj – pruvas la vivan kaj koloran esperantan kulturon de artaĵoj tra la ĉiutaga kulturo ĝis la esperanta koncepto de la mondo.

image

En la foto: La nova lernolibro de la Interlingvistikaj Studoj

Raportis: Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, UAM

Interlingvistikaj Studoj