• sidebar image Little neko

    Komunikado kaj esperanto

    Komunikado – interŝanĝo de informoj – iĝis baza afero en la 20-a jarcento, kiun la tekniko pli kaj pli subtenas...

    Komunikado kaj Esperanto estas la tria volumo de la universitataj lernolibroj de la Interlingvistikaj Studoj de AMU, kiu ĉerpas el la 25-jaraj spertoj. La kontribuantoj estas instruistoj kaj studentoj de la Studoj: 13 aŭtoroj el 11 landoj (inter ili Humprey Tonkin, Detlev Blanke, Bengt-Arne Wickström).

    Legu pli
  • sidebar image Little neko

    Grzeczność w różnych językach i kulturach
    [Ĝentileco en diversaj lingvoj kaj kulturoj]

    Przedmiotem prezentowanej monografii jest grzeczność, w tym grzeczność językowa, charakteryzująca komunikację międzyludzką w różnych grupach narodowych, rozpatrywana z perspektywy językoznawczej.

    La tria volumo de la eldonserio “Cross-linguistic and Cross-cultural Studies” de la Etnolingvistika Instituto de AMU celas prezenti lingvan ĝentilecon en diversaj lingvoj - ofertataj de la Instituto - de praktika flanko, ege grava por la didaktiko de fremdlingvoj. I.a. estas prezentita Esperanta ĝentileco.

    Legu pli
  • sidebar image Little neko

    Esperanta kulturo

    Ĉu ekzistas Esperanta kulturo? – sonas la dubanta demando de ne-esperantistoj. Al tiu demando donas abundan – sed ne elĉerpan – respondon la nuna libro.
    La libro estas la dua volumo de universitataj lernolibroj de la Interlingvistikaj Studoj de AMU (PL), kiu ĉerpas el la 25-jaraj spertoj por doni superrigardon de la Esperanta kulturo. La kontribuantoj estas instruistoj kaj studentoj de la Studoj.

    Legu pli
  • sidebar image Little neko

    Interkultura rolo de Esperanto

    Interkulturaj studoj iĝis gravaj en nia tutteriĝanta mondo por helpi la reciprokan komprenon kaj kunlaboron mondskale. La dua volumo de la eldonserio “Cross-linguistic and Cross-cultural Studies” de la Etnolingvistika Instituto de AMU prezentas la rolon de la internacia planlingvo Esperanto en la multkultura mondo...

    Legu pli
  • sidebar image Little neko

    Rolo de lingvoj en interkultura komunikado

    Interkultura komunikado estas ĉiutaga afero en nia tutmondiĝinta epoko. La uzata lingvo havas sian rolon en la (mal)sukceso de la komunikado, ĉu en interpersona, ĉu en internacia kunteksto. Kian rolon havas en la komunikado la internaciaj lingvoj kiel la angla, hispana kaj la internaciaj planlingvoj kiel esperanto – estas la temo de la unua volumo de la eldonserio “Cross-linguistic and Cross-cultural Studies” de la Etnolingvistika Instituto de AMU.

    Legu pli
  • sidebar image Little neko

    Interlingvistiko. Enkonduko en la sciencon pri planlingvoj

    Interlingvistiko, origine scienco stariganta normojn por helplingvoj, plivastigis sian esplor- kaj studobjekton dum cent jaroj da sia ekzisto. Larĝe difinata kompreno kaj malfermas al interlingvistiko novajn horizontojn kaj ebligas pli profundan specialiĝon en unuopaj aspektoj.
    Interlingvistiko estas ekde la pasinta jarcento instruata kiel studobjekto. Tiu ĉi lernolibro estas rezulto de dudekjaraj spertoj de studado kaj instruado en kunlaboro de la instruistino kaj la studentoj de la Interlingvistikaj Studoj ĉe AMU.

    Legu pli
  • sidebar image Little neko

    Abunda Fonto

    Prof. István Szerdahelyi (1924-1987) estas konata kiel la fondinto de la unika E-fako de la budapeŝta Universitato Eötvös, kiel diligenta interlingvisto, kiel esperantologo, kiu en multaj artikoloj provis science priskribi esperanton, kiel entuziasma pledanto por la lerneja instruado de esperanto. En la okuloj de siaj gestudentoj li estis denaska instruisto, kiu kapablis prezenti seriozan materialon en amuza formo. Antaŭ sia morto li iĝis membro de AdE malgraŭ la pli fruaj konfliktoj pri la radikkaraktero, prezidis ILEI kaj fariĝis honora membro de UEA.

    Legu pli
  • sidebar image Little neko

    Etvortaroj en la serio celtrafo

    La laŭtemaj etvortaroj plene trafas vian celon, se vi volas perfektigi vian lingvoscion, paroli kaj skribi pri iu temo per riĉa vortprovizo, aŭ ekzameniĝi. La ĉ. 1200 vortoj kaj esprimoj en la unuopaj temoj estas ordigitaj sub ofte uzataj kapvortoj laŭ la praktikaj bezonoj de lingvouzo (verboj, adjektivoj kaj parencaj esprimoj estas ĉemane por priskribi situaciojn). Fine de la etvortaroj kelkaj leksikaj kaj komunikaj ekzercoj por esperanto helpas la prilaboron de la temoj memstare aŭ en grupo.

    Legu pli