image

En la foto: La ĉeesta grupo (Interlingvistikaj Studoj 2021-24 kaj Instruista Trejnado 2023-24) en la Etnolingvistika Instituto de UAM

POSTDIPLOMAJ KAJ MAGISTRAJ STUDOJ PRI INTERLINGVISTIKO ĈE AMU: PINTO KAJ FINO

La postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj – kiuj funkcias ekde 1998 en la pola Universitato Adam Mickiewicz – komencis sian lastan studjaron en septembro per surloka intensa semajno (9-15.09.2023). Mark Fettes profesie gvidis la kurson pri Nuntempaj problemoj de la Esperanto-movado, ĉerpante ankaŭ el siaj spertoj kiel prezidanto de UEA kaj diskutigante la partoprenantojn. Tiun kurson tradicie Humphrey Tonkin gvidis (el tio naskiĝis lia libro Lingvo kaj popolo), antaŭ 4 jaroj Renato Corsetti, do prezidantoj de UEA, kiuj havas larĝan trarigardon pri la movado kaj multjarajn spertojn.

La tria jaro de la studoj ebligas specialiĝojn, ĉi-foje:
1) Tradukado sub la gvido de Chris Gledhill, kiu instruas tradukadon en la pariza universitato, kaj mem tradukadas (ekz. Hobitoj). Kontribuis al la kurso Nicolau Dols (gvidanto de la Lingvistika Sekcio de la Kataluna Akademio) kaj Ilona Koutny. Dum la novembra reta sesio kontribuos István Ertl, delonga kunlaboranto de la Studoj.
2) Interlingvistiko kaj E-movado sub la gvido de Mark Fettes kaj Ida Stria. Tio ebligis plian enprofundiĝon en la temojn kaj diskutojn. Tiu specialiĝo okazas la unuan fojon.
3) Instruista trejnado – kiu estas konstanta specialiĝo de la Studoj sub la kompetenta kaj instiga gvido de Katalin Kováts kaj unika universitata ebleco por formi instruistojn de Esperanto. Kontribuis ankaŭ Ilona Koutny, en novembro kontribuos Zsófia Kóródy (el la Esperanto-urbo Herzberg, kie ŝi mem organizas kursojn).
Al tiu ĉi specialiĝo povis aliĝi ankaŭ aliaj eksteruloj dezirantaj profesiiĝi en instruado (ĉi-foje 6 entuziasmuloj, inter ili du el Serbio, po unu el Ĉeĥio, Ĉinio, Germanio kaj Nederlando).

image

En la foto: Katalin Kováts gvidas instruistan trejnadon.

La dekano de la nova Etnolingvistika Fakultato (kie funkcias IS), prof. Piotr Nowak, amike akceptis la alvenintajn profesorojn. Li alte taksas, ke la Interlingvistikaj Studoj kontribuas al la internaciigo de la universitato. Efektive, el la 16 nunaj persistaj studentoj 14 estas eksterlandanoj, sume el 12 landoj (Brazilo, Ĉeĥio, Ĉinio, Francio, Granda Britio, Indonezio, Italio, Koreio, Kroatio, Pollando, Rumanio, Vjetnamio). Raporto en la fakultata retejo: https://we.amu.edu.pl/studia-interlingwistyki-obchodza-25-lecie-na-uam/

image

En la foto: Renkontiĝo kun la dekano prof. Piotr Nowak (antaŭe).
Malantaŭe sidas (de maldekstre): Chris Gledhill, Mark Fettes Katalin Kováts kaj Ilona Koutny.

En tiu ĉi-jaro la studentoj verkas ankaŭ diplomlaboraĵon el la elektita specialiĝo, do atendas ilin serioza laboro. La rezulton ili prezentos post unu jaro. La plej bonaj semestraj laboraĵoj estas regule publikigataj, ekz. en la lingvistika revuo Investigationes Lingvisticae de AMU (pressto.amu.edu.pl).

Dum la sesio aperis la tria volumo de la serio Interlingvistikaj Studoj: Komunikado kaj Esperanto (red. Ilona Koutny. Poznano: IS de AMU & Rys. 290 paĝoj), kiu ĉerpis el la multjaraj spertoj de IS kaj entenas studojn de instruistoj kaj partoprenantoj de IS. Tiu ĉi volumo kaj la antaŭaj du (Vera Barandovska-Frank: Interlingvistiko, 2020 kaj Ilona Koutny (red.): Esperanta kulturo, 2021) estas elŝuteblaj el la retejo de la eldonejo RYS kaj de la Interlingvistikaj Studoj.

Kvazaŭ festi la 25-jariĝon de la postdiplomaj interlingvistikaj studoj, en la pasinta studjaro – post granda preparlaboro – sukcesis startigi la magistrajn studojn pri interlingvistiko, kadre de la studfako Lingvistiko kaj informmastrumado, la unuan kaj lastan fojon. La studoj bone progresas kun 10 ĉinaj studentoj, el kiuj 7 venas el la Universitato en Zaozhuang, kie funkcias Esperanto-fako en abiturienta nivelo. Krom mi instruas ankaŭ mia kolego Michael Farris, mia doktoriĝintino Ida Stria kaj du ne-esperantistaj kolegoj.

La studoj kombinas esperantologion, lingvistikon kaj interkulturan komunikadon en Esperanto kun informadikaj konoj en la angla. Ili studas Esperanton kaj la aglan en alta nivelo kaj ankaŭ la tradukadon inter ili. Tiel la studoj provizos la studentojn per uzebla diplomo fine de la dua jaro en 2024. La studentoj diligente kaj entuziasme laboras, sed eluzas sian restadon en Eŭropo ankaŭ por ekskursoj (ekzemple en majo ni partoprenis en la 100a Germana E-kongreso). En tiu ĉi studjaro ili pretigos sian diplomlaboraĵon, tiel ili kontribuos al la pli granda partopreno de azianoj en diskutoj pri Esperanto kaj ankaŭ al la komparoj inter la ĉinaj kaj eŭropaj lingvoj kaj kulturoj.

image

En la foto: Magistraj studentoj 2022-24

La sukceso de la unua grupo donis esperon por pli granda kaj internacia grupo en tiu ĉi jaro. Sed junaj esperantistoj ne montris intereson por la studoj, estis nur kelkaj ĉinaj kandidatoj, sed ne suifiĉaj por la denova komenco de la studoj. Pro tio AMU fermis la studeblecon. En 2024 la magistraj kaj postdiplomaj studentoj finos siajn studojn, kaj tiel finiĝos la historio de interlingvistiko en AMU. Kiel lasta festa evento okazos laborsesio pri interlingvistiko kadre de la fama internacia Lingvista Kongreso, kiu okazos ĉi-foje en UAM, Poznano, en septembro 2024.

Raportis: Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, UAM

Interlingvistikaj Studoj