Renato Corsetti

Renato CORSETTI (naskita la 29-an de marto 1941 en Romo), studis unue pri ekonomio. Transiris poste al studoj pri lingvistiko en la universitato de Romo “La Sapienza”.

Okupiĝis unue pri esploroj pri infana dulingveco en la Fakultato pri Psiĥologio. De la universitata jaro 1991-92 ricevis instru-taskojn pri la temoj: Observado de la Infana Konduto, estris la Laboratorion pri Lingvo kaj Komunikado, Psiĥolingvistiko, kaj fine instruis kiel profesoro pri Psiĥopedagogio de Lingvo kaj Komunikado.

De 1992 ĝis 2000 kunlaboris en la Eŭropa Kunlabor-Projekto por modelo de instruado de fremdaj aǔ duaj lingvoj al infanoj.

Verkis en Esperanto kaj en la itala pri Esperanto kaj pri socilingvistikaj kaj psiĥolingvistikaj temoj.

Aktiva en la Esperanto-movado de la fino de la 60-aj jaroj. Prezidanto de TEJO 1971-1973. De la jaro 2000 ĝis la jaro 2006 estrarano de UEA, vicprezidanto de la jaro 1998 ĝis 2001 kaj prezidanto de 2001 ĝis 2007. De la jaro 1999-a ĝis 2017 estis sekretario de la Akademio de Esperanto.