image

En la foto: Festa transdono de la FAME-premio: la urbestro Thilo Rentschler, la prezidanto de la FAME-Fondaĵo Andreas Emmerich kaj profesorino Ilona Koutny

PROFESORINO ILONA KOUTNY RICEVIS LA FAME-KULTURPREMION

Kun ĝojo ni informas, ke la 20-an de oktobro 2018 profesorino Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj en Poznań, ricevis prestiĝan premion en la germana urbo Aalen.

La FAME-premion oni aljuĝas por distingi personojn aŭ organizojn, kies plurjara engaĝo antaŭenigis internacian kompreniĝon.

La transdono de la kulturpremio de la FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen okazis kadre de granda kaj solena festo en la urbodomo de Aalen.

En la ĉeesto de ĉ. sepdeko da gastoj, esperantistoj alvenintaj el diversaj partoj de Germanio kaj kelkaj el aliaj landoj, la premion transdonis al Ilona la urbestro Thilo Rentschler kaj la prezidanto de la FAME-Fondaĵo Andreas Emmerich. La laŭdparoladon faris Peter Zilvar el Herzberg.

La feston ĉeestis, kvazaŭ atestante pri la fruktodona laboro de sinjorino Koutny, pluraj iamaj germanaj studintoj en la interlingvistikaj studoj.

La honoriga festo estis impona manifestiĝo de Esperanto, la urbestro en sia parolado kun kontento menciis, ke la urbo kun sia pli ol dudekmil era Esperanto-librokolekto en la urba biblioteko kaj pere de la kulturpremio kun ĝojo kontribuas al la idealo de Esperanto.

Estis interesa faktoro, ke antaŭ du jaroj Katalin Kováts, la redaktoro de edukado.net kaj gvidanto de la Instruista Trejnado en Poznań, ricevis la saman premion, kaj ŝi estis ankaŭ nun invitita de la urbo por kunfesti, kunesti kun Ilona. Ŝi povis publike gratuli la premiiton en la nomo de edukado.net, ESF, la Esperanto-instruistoj de la tuta mondo, kaj speciale en la nomo de la studentoj kaj kolegoj de la Interlingvistikaj Studoj en Poznań.

image

En la foto: La festa solenaĵo: Katalin Kováts, la urbestro Thilo Rentschler, Ilona Koutny kaj Utho Maier

Dum la pli ol unuhora programo paroladoj, laŭdadoj kaj dank- kaj gratulvortoj estis kunligitaj per akordeona koncerto de juna talenta muzikisto. La feston sekvis bufeda akcepto, kie dum horo povis konversacii la ĉeestantoj kun Ilona kaj unu kun la aliaj. La vesperon finis bonetosa komuna vespermanĝo en itala restoracio, kie la lokaj esperantistoj regule kunvenas jam de jardekoj.

Korajn gratulojn al la organizantoj de la festo, al la lokaj esperantistoj, kaj ĉefe al Utho Maier, kiuj kun granda atento prizorgis la gastigadon, montris la urbon kaj, nelastokaze, la faman Esperanto-bibliotekon de Aalen, kie kaj Ilona kaj Katalin povis laŭplaĉe elekti librojn el la duoblaĵoj. Ilona kunportis hejmen stokon por la uzo en la Interlingvistikaj Studoj.

Ni kore kaj fiere gratulas al prof. Ilona Koutny kaj deziras al ŝi pluan sukcesan agadon.

image

En la foto: Ilona Koutny ricevas donace librojn de la biblioteko de Aalen por la Interlingvsitikaj Studoj en Poznań.

Fotoj pri la evento videblas en la publika Facebook-albumo de edukado.net .

Interlingvistikaj Studoj