Wera BLANKE (nask. en1933 en Leipzig), germanino, estis i.a. lumgradisto (en filmtekniko), aktorino, labor- kaj kreo-terapiistino.
Esperantisto ekde 1979, ŝi okupiĝis pri terminologiaj problemoj kaj terminologia laboro en Esperanto, esploris kaj verkis pri planlingvaj impulsoj por la estiĝo de la terminologio-scienco,
aparte ĉe Eugen Wüster (1898-1977) kaj Ernest Drezen (1892-1937), iniciatis la Terminologian Esperanto-Centron de UEA (fondita en 1987).
Laŭ sugesto de la Informcentro por Terminologio en Vieno ŝi ricevis la specialan premion „Eugen Wüster".
Publikaĵojn de Wera Blanke bv. vidi en la aldonita PDF-dokumento.