Abunda fonto: Memorlibro omaĝe al Prof. István Szerdahelyi

La vivoverko de István Szerdahelyi estas ankaŭ nun valida

Prof. István Szerdahelyi (1924-1987) estas konata kiel la fondinto de la unika E-fako de la budapeŝta Universitato Eötvös, kiel diligenta interlingvisto, kiel esperantologo, kiu en multaj artikoloj provis science priskribi esperanton, kiel entuziasma pledanto por la lerneja instruado de esperanto. En la okuloj de siaj gestudentoj li estis denaska instruisto, kiu kapblis prezenti seriozan materialon en amuza formo. Antaŭ sia morto li iĝis membro de AdE malgraŭ la pli fruaj konfliktoj pri la radikkaraktero, prezidis ILEI kaj fariĝis honora membro de UEA.

Okazis prelego pri li dum la ILEI-konferenco, kaj dum UK mallonga simpozio (sub la auspicio de AdE kaj CED) estis dediĉita al István Szerdahelyi. Prezentis lin kaj lanĉis la libron Abunda fonto omaĝe al li Ilona Koutny, iama studentino kaj lia posteulo en ELTE dum jardeko.

Liajn – daŭre aktualajn – temojn traktis liaj iamaj gestudentoj kaj kolegoj, kiujn li iel influis: Probal Dasgupta analizis la morfeman sistemon de esperanto; Renato Corsetti la propedeŭtikan valoron de ' esperanto de Szerdahelyi ĝis Springboard. Zsófia Kóródy prezentis la provojn de Szerdahelyi enkonduki e-on enkadre de instruado de fremdaj lingvoj; István Ertl specifajn aspektojn de tradukado el kaj al Esperanto. La specifaĵojn de la esperanta leksikografio kaj uzon de komputiloj en leksikografio skizis Ilona Koutny, kiu gvidis la programon.

Tuttaga memorfesto dediĉita al prof. Szerdahelyi sekvis en Budapeŝto la 30an de aŭgusto kun partopreno de lia familio (edzino, du filoj, 5 nepoj). Enkondukis la memortagon Imre Szabó, prezidanto de HEA, rememoris pri la meritoj de Szerdahelyi la nova ILEI-prezidanto, Stefan MacGill kaj transdonis salutojn Zlatko Tisljar, kiu poste prezentis filmitan intervjuon kun la festato.

Post la prezento de vivo kaj verko de prof. Szerdahelyi far Ilona Koutny kaj transdono de la memorlibro, prelegis iamaj hungaraj kolegoj kaj studentoj: Blazio Vaha pri gramatikaj temoj de Szerdahelyi, Árpád Rátkai skizis la vojon de Zamenhof ĝis Szerdahelyi, György Nanovfszky traktis lingvopolitikon, Márta Kovács la novajn lingvoekzamenojn, Zsófia Kóródy kaj István Ertl. Kvankam lia granda atingo, la E-fako de ELTE ĵus finis sian agadon, liaj disĉiploj plu agas kaj la scienca aliro al esperanto, por kiu li pledis, daŭre trovas apogantojn. Liaj ideoj ankaŭ nun estas vivantaj.

Ilona Koutny

Enhavo

Antaŭparolo ............................................................................................................. 5

Prezento kaj rememoroj

GADOS Zuzsa: Mallonga biografio ........................................................................ 9
VAHA, Blazio: Mi sentas min lia instruito .............................................................. 16
HORVÁTH Jozefo: Kristnasko de 1981 ĉe profesoro Szerdahelyi .......................... 17
ERTL István: La malpravo de profesoro Szerdahelyi ............................................. 19
HUKAYA Sitosi: Aventuro de japana junuleto kun Tamiko kaj Prof. Szerdahelyi 20
PRUNKL Mária kaj János: Rememoro vorte kaj bilde ............................................ 24
FARKAS TATÁR Éva: “Ŝi estas pedagogo sendiploma” …………………………. 26
ZAJDMAN, Jefim: Rememoro pri renkontiĝo en Moskvo ....................................... 27
NANOVFSZKY György: Rememoro de diplomato .................................................. 28
ROKICKI, Ryszard: Esperantologia testamento ...................................................... 29
DAHLENBURG, Till: Prof. Szerdahelyi – mia lasta renkontiĝo kun li .................... 29
SILFER, Giorgio: La lingvistika redaktoro de Literatura Foiro ............................. 30
TÖTÖSNÉ GADOS Zuzsa – MÁTHÉ Árpád: Speciala bibliografio de
esperanto-agado de István Szerdahelyi ............................................................ 36

Lingvoplanado kaj lingvopolitiko

BARANDOVSKÁ-FRANK, Věra: Praesperanto – la planlingva Ossian .................... 65
SAKAGUCHI, Alicja: Nekonata planlingvo el Pollando: Paraglot .......................... 77
SCHILLER Judit: Akcepto de Esperanto (kaj de la mondlingvo-problemo)
en la hungara (lingvistika) gazetaro, ĉirkaŭ la jarcentŝanĝo 19a/20a .............. 86
WACHA Balázs / VAHA, Blazio: Vortokategorioj en lingvopriskribo,
en planlingvoj kaj lingvoprojektoj ................................................................... 101
BLANKE, Detlev: (Tro) malfrua vekiĝo? La germanoj kun sia lingvo
en la Eŭropa Unio ............................................................................................ 123
GADOS László: Pri la ŝancoj de Esperanto en la mondo ........................................ 143

De esperanta gramatiko al ĝenerala lingvistiko

DASGUPTA, Probal: Apud la vorteroj: la vortila kromvojo ................................... 159
DUC GONINAZ, Michel: Szerdahelyi kaj la “gramatika karaktero de la radikoj” 166
ROKICKI, Ryszard: Sintaksa genro de esperantaj radikoj ...................................... 178
BUJDOSÓ Iván: Morfemkombinaĵoj en Esperanto ................................................. 183
SIMONNET, Francisko: La skriberoj de Esperanto ................................................. 189
HORVÁTH Katalin: Polisemio, sinonimio kaj esperanto ........................................ 201
PENNACCHIETTI, Fabrizio A.: La ‘cerbo’ de la ostoj kaj la ‘medolo’ de la kapo 209
SALGA Attila: Skizo de kontrasta Esperanta-Hungara gramatiko ......................... 214
WASEDA Mika: Esprimo de moviĝo en Esperanto, la hungara kaj japana lingvoj 222
HAVAS Ferenc: Metaproblemoj de lingvotipologio ............................................... 228
KUZNECOV, Sergej: Babelo – turo inter civilizoj ................................................... 234

Lingvopedagogio

BARCSAY Zsuzsa: Kultura fono de Esperanto en diversaj lernolibroj
por junuloj kaj plenaĝuloj ............................................................................... 247
CORSETTI, Renato: La lernofaciliga valoro de Esperanto: de Szerdahelyi al
Springboard to languages ................................................................................ 256
KOVÁCS Márta: Antaŭ kaj post la Komuna Eŭropa Referenckadro:
lingvaj ekzamenoj pri Esperanto ..................................................................... 266
KÓRÓDY Zsófia: Instrui kvalite, kvalifikite ........................................................... 284
KOVÁTS Katalin: Moderna aliro al malnovaj ideoj kaj rezultoj ............................ 288
GACOND, Claude: Pri la personaj pronomoj. Metodikaj klarigoj ......................... 294
HORVÁTH Jozefo (Budapeŝto): Kio estas Pirata Metodo? ..................................... 304
SALOMON CSÍSZÁR Pálma: Duboj kaj demandoj pri familia lingvouzo ................ 312

Literaturo

TÓFALVY Éva: Aersoifo ......................................................................................... 323
SZABÓ Imre: Pensoj pri Purakore de Attila József ................................................ 329
ERTL István: Pontoj inter la gentoj: Disaj pensoj pri Esperanto kaj tradukado ...... 335
RÁTKAI Árpád: Frigyes Karinthy la esperantisto ................................................... 340

Esperantaj leksikografio, movado kaj la cetero

HAUPENTHAL, Reinhard: Kio estas kaj kial ni bezonas Historian Vortaron
de Esperanto (kun konkordanco de inkunablo 14: La Neĝa Blovado). ................. 351
HORVATH, Jozefo (Győr): Esperanta-Hungara Meza Vortaro elektronika (EHV) 365
RÉVÉSZ Sándor: Ĉiuj aliel samas ........................................................................... 374
DUDICH Endre: De mistero al mis-Tero ................................................................. 379
FERENCZY Imre: Historio de la Internaciaj Medicinistaj E-Konferencoj
Hungaroj en la movado .................................................................................... 385
MOLNÁR Lajos & FARKAS Julianna: Kvardek jaroj de la Budapeŝta Medicina
Esperanto-Fakgrupo ........................................................................................... 391
HEGYI István: Provado per desegno-lingvo ĉe afazia knabo .................................. 397
KOUTNY Ilona: Esperanta leksikografio en la epoko de komputiloj ...................... 402