En universitatoj eblas akiri diversajn titolojn (bakalaŭran, magistran, doktoran), sed ankaŭ aldonajn kvalifikojn enkadre de t.n. postdiplomaj studoj. Tiuj abundas en Pollando kaj Hungario. Sur la retpaĝoj de UAM inter multaj aliaj postdiplomaj studoj troviĝas ankaŭ la interlingvistikaj Studoj (Studia Podyplomowe Interlingwistyki!) Ili finiĝas per la atestilo de la ŝtata universitato UAM, rekonita en eŭropaj landoj.

Cetere la nunaj postuloj egalvaloras al magistraj postuloj de UAM, ankaŭ la akireblaj kreditpoentoj (120).

Pri interlingvistiko kaj esperantologio, kondiĉe, ke la verko rilatas al lingvistikaj aspektoj, ĉar Ilona Koutny rajtas gvidi laboraĵojn en la kampo de lingvistiko. La doktoran titolon donas la Fakultato pri Modernaj Filologioj, kiu havas la rajton doni doktoran titolon pri lingvistiko kaj literaturo. Tiel same pri habilitiĝo. Tamen la disertaĵo ne povas esti skribita en esperanto, ĉar la doktora komisiono ne komprenas ĝin, sed en la pola, angla, germana.

IS havas plenan suverenecon koncerne la enhavon de la programo, pri formalaj aferoj necesas peti la aprobon de la fakultata konsilio kaj aŭ de la rektoro.

IS havas diversajn partoprenantojn: junajn kaj entuziasmajn, mezaĝajn kaj pli maturajn kun spertoj, el diversaj landoj. Tio kreas elstaran kunlabor- kaj diskuteblecojn, speciale taŭgas por la interkulturaj kaj komparaj studoj kiel la nia. Eĉ la plej spertaj povas ion novan lerni kaj ankaŭ la plej junaj povas lumigi malnovajn problemojn per sia freŝa aliro.

Ekzistas rektaj (aŭ tra Varsovio) trajnoj el diversaj grandaj urboj de Eŭropo (Berlino, Amsterdamo, Moskvo ktp.) kun favorprezaj biletoj.
Poznano havas flughavenon, tiel eblas trovi ankaŭ favorprezajn biletojn, se iu sufiĉe frue mendas.
Sud- kaj nordamerikanoj plej ofte flugis al Berlino kaj prenis de tie buson al Poznano (FlixBus). Eblas aĉeti favorprezajn biletojn por la buso.

La IS peras studentajn ĉambrojn (kun propra duŝejo kaj necesejo) aŭ gastoĉambrojn en la hotela parto de la studenthejmo (kun propra duŝejo kaj necesejo).
Ekde la 1-a de julio 2022 estas novaj prezoj (zł = polaj zlotoj / PLN):
- studentaj ĉambroj (sen matenmanĝo): unulita ĉambro 90 zł / nokto; dulita ĉambro 130 zł / nokto (ĉiu persono pagas duonon);
- gastoĉambroj (sen matenmanĝo): unulita ĉambro 130 zł / nokto; dulita ĉambro – 180 zł / nokto (ĉiu persono pagas duonon).
Matenmanĝon vi povas aĉeti aparte en la studenthejma manĝejo.
Vi mem povas serĉi lokojn en Poznano en junularaj gastejoj (similaj prezoj kiel en studenthejmo, sed plurlitaj ĉambroj) aŭ en hoteloj (pli altaj prezoj).

Manĝado eblas en la universitata bufedo aŭ en ĉirkaŭaj simplaj manĝejoj (tagmanĝo inter 25-30 PLN).

Devas esti pagita al la universitata konto surloke aŭ per antaŭa ĝiro. Kartoj estas uzeblaj en vendejoj kaj bankaŭtomatoj.

Ĝis nun ĉiam post la septembra sesio okazis la kultura renkontiĝo Arkones (http://arkones.org/eo). La jam 35-jara aranĝo bone kompletigis la sciencan programon per kultura amuziĝo kaj invitis la partoprenantojn kontribui. Ofte ankaŭ la prelegantoj de IS prezentis sian alian flankon.

Poŝtkarto el Poznano pretigita de Michel Basso
Poŝtkarto el Poznano pretigita de Michel Basso

Poznan atendas la gastojn per historiaj monumentoj (kiel la renesanca urbodomo kaj malmova urboplaco, la malnova katedralo), promeneblecoj en la arbaro ĉirkaŭ la Malta-lago kun bestoĝardeno, multaj bonetosaj restoracioj... (vidindaĵoj - en la angla) (vidindas en Poznano - en multaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto)

Ĝis nun ĉiam post la februara sesio okazis dum la semajnfino ekskursoj al vidindaj lokoj de Pollando (ekz. Toruno, Vroclavo, Gniezno), kie lokaj esperantistoj montris la urbon al la alvenintoj.