Esperanta kulturo

Ĉu ekzistas Esperanta kulturo? – sonas la dubanta demando de ne-esperantistoj. Al tiu demando donas abundan – sed ne elĉerpan – respondon la nuna libro. Esperanta kulturo elformiĝis dank’al ĝia lingvokomunumo, dismetita en la mondo. Ĝi riĉiĝas daŭre el la kulturoj de siaj parolantoj, do temas pri inkluziva kulturo. La 15 ĉapitroj de 13 aŭtoroj el 10 landoj prezentas Esperantan kulturon ekde arto tra la ĉiutaga kulturo ĝis la pensmaniero de esperantistoj.

La nuna libro estas la dua volumo de universitataj lernolibroj de la Interlingvistikaj Studoj de AMU (PL) kiu ĉerpas el la 25-jaraj spertoj por doni superrigardon de la Esperanta kulturo. La kontribuantoj estas instruistoj kaj studentoj de la Studoj.
La verko celas ne nur la studentojn de la postdiplomaj kaj la novaj magistraj studoj pri interlingvistiko de AMU, sed ĉiujn, kiuj interesiĝas pri la kolora temo de kulturo.