image

En la foto: Instruista trejnado 2013/14

Specialiĝoj kaj instruista trejnado 2016/17

En la tria jaro de la studoj, nome en la studjaro 2016/17 okazos specialiĝoj pri internacia kaj interkultura komunikado, esperanta lingvistiko, esperanta literaturo kaj instruado de Esperanto. La lasta, la instruista specialiĝo plenumas gravan rolon en la formado de instruistoj, pro tio ni atendas aliajn INTERESATOJN, kiuj volas dediĉi unu jaron al profesiiĝo en instruado kadre de la kunlaboro de UAM, ILEI kaj edukado.net. La intensa surloka metodika formado (instrumetodoj, lernmaterialoj, kursplanado, ekzamensistemo ktp.) enhavas ankaŭ koncizajn kursojn pri E-gramatiko, E-literaturo kaj movado, krome eblas partopreni la aktualajn kursojn de la trijaraj postdiplomaj studoj (ĉi-foje d-ro Renato Corsetti gvidos kurson pri la nuntempa Esperanto-movado). Necesas alveni por unusemajna intensa sesio fine de septembro kaj komence de februaro. Eblas aliĝi ankaŭ al la aliaj specialiĝoj.

INSTRUISTA TREJNADO
Pli detalajn informojn bv. rigardi en la aldonitaj PDF-dokumentoj:
- Anonco pri la instruista trejnado 2016/17, programo
- Instruista trejnado: kial, kiel, kie? (IPR 2016-2)

Informojn pri la instruista trejnado vidu ankaŭ en la paĝaro de edukado.net .

Ilona Koutny
Lingvistika Instituto de UAM

Interlingvistikaj Studoj