- Startas la 15-a studjaro de la Interlingvistikaj Studoj en la poznana universitato UAM, jam historio … * Efektive, komenciĝos la 15-a studjaro de la Interlingvistikaj Studoj kaj samtempe mi povas konstati, ke mi dediĉas jam 25 jarojn al la universitata instruado de esperantologio, interlingvistiko. Se mi ankoraŭ pli reiras en la pasinteco, evidentiĝas, ke mi eklernis esperanton ĝuste antaŭ 40 jaroj.
- Kiel ĉio komenciĝis?
* De infaneco mi interesiĝis pri lingvoj (kaj matematiko), kvankam mia ĉirkauaĵo estis unulingva. En la elementa lernejo – kiel ĉiuj tiutempe – lernis la rusan kaj en privata kurso la germanan, en la mezlernejo mi lernis la francan lingvon en speciala klaso. En la universitato mi ekstudis la francan kaj germanan filologiojn, kvankam mi neniam estis tiam en landoj, kie tiuj lingvoj estas parolataj.
La universitata oferto allogis min per diversaj lingvoj. Kiam mi ekvidis anoncon pri prelego de konata astronomo rilatanta ankaŭ al Esperanto, mi ĉeestis gxin ... kaj decidis dediĉi unu jaron al la lernado de laŭdire facila kaj logika lingvo, esperanto.
En la Esperanto-fako de Eötvös Loránd Universitato (ELTE) kaptis min krom la logikeco de la lingvo ankaŭ la egaleca komunikado kaj la mondo malfermita per e-o. La gvidanto de la fako, István Szerdahelyi per siaj interesaj prelegoj, zorgo pri la gestudentoj allogis ĉiam kelkajn gestudentojn specialiĝi pri esperanto. Ankaŭ mi restis: en la tria jaro de miaj studoj mi alprenis la fakon esperantologio apud la du aliaj fakoj (franca filologio kaj matematiko, kiun mi alprenis anstataŭ la germana).
Mia unua eksterlanda konferenco estis SIS (tiama Studenta Interlingvistika Sesio) en Varsovio, en 1974, kie mi ekkonis Zbigniew, kiu post multaj jaroj iĝis mia edzo. La staĝo en Kultura Centro Esperantista kaj CDELI (La Chaux-de-Fonds, Svislando) en 1975 ebligis al mi specialajn travivaĵojn.
- Kion signifas Esperanto en via vivo?
* Ĝi estas baza kaj integra parto de mia vio, same kiel mia gepatra lingvo kaj kulturo, la hungara. Kiel Piron ankaŭ mi konsideras ĝin kiel „mian lingvon”, ne fremdan. Ĝi troviĝas proksime al la hungara en miaj kapo kaj koro, en ĝi ekestas pensoj, mi faras miajn notojn, parolas ĝin hejme kaj uzas ĝin en mia laboro, akiras ĉiutage informojn pri kaj per ĝi.
Ĝi donas al mi unu el miaj identecoj. Mi naskiĝis kaj plenkreskis kiel hungarino en Budapeŝto, mi komencis tie mian profesian karieron. La hungaraj lingvo, kulturo kaj pensmaniero donas mian unuan identecon. Sur tio baziĝas mia universitata laboro en la hungara fako de UAM. Sed mi estas hejme ankaŭ en Pollando.
Diversaj lingvoj kondukas min al aliaj landoj kaj kulturoj, per Esperanto mi havas aliron al la mondo, ĝi donas al mi supernacian identecon.
- Ĉu vi neniam seniluziiĝis pri esperanto?
* La lingvo estas por mi fakto kaj kiel lingvisto mi priskribas ĝin, kun siaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj, similecoj kaj malsimilecoj kompare kun aliaj lingvoj. Pri esperantistoj, pri Esperantio, jes, kelkfoje mi seniluziiĝis, mi ricevis vundojn ….. Esperantio ne estas tiom ideala kiel oni ŝatus kredi.>/p>
- Ofte esperanto estas traktata kiel hobio, movadanoj strebas pri ĝia disvastigo, sed vi aplikas e-on en via profesia laboro, ĉu ne?
* Jes, esperanto havas sian naturan terenon en lingvistiko, lingvoinstruado kaj eldonado. Mia profesia vivo ligiĝas al ĉiuj tiuj terenoj. Mi okupiĝis pri eldonado de sciencaj libroj kaj revuoj enkadre de la iama Scienca Eldona Centro de UEA, kiu ekestis post la budapeŝta UK en 1983, sed post mallonga funkciado estis fermita. Ankaŭ nun mi konsideras, ke la faka aplikado de esperanto estas ŝlosila tereno, same kiel komence estis la literaturo.
Mi ekinstruis en 1986 kaj – post la morto de prof. Szerdahelyi en 1987 – mi daŭrigis lian laboron laŭ lia deziro en la Esperanto-fako de ELTE instruante la lingvon kaj lingvistikon. Tie ni fondis la unuan internacian esperantologian studaron trijaran, ankaŭ kies finstudintoj akiris magistran diplomon pri esperanto.
Esplorado pri diversaj terenoj ligitaj al e-o estas tre grava, sed malmultas la eblecoj, preskaŭ mankas financaj subtenoj. ESF (Esperantic Studies Foundation) estas la sola fondaĵo, kiu povas subteni esplorojn en la lasta jardeko. Mi havis la ŝancon kunlabori kun la maŝintraduka projekto DLT (ĉe la utrechta firmao BSO) en la 80-aj jaroj. Poste, mi laboris en la Parolproceza Laboratorio de la Budapeŝta Teknika Universitato kaj kontribuis al la parolsinteza sistemo, kiu kapablis paroli ankaŭ esperante (Esparol).
Mi ĝoje konstatis antaŭ du jaroj dum KAEST (Modra apud Bratislavo), ke la interesiĝo pri komputila tradukado kreskis inter junaj esperantistaj informatikistoj.
- Ni vidu vian polan periodon! Kiel pasis 15 jaroj en la historio de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM?
* Jam en 1997 la instancoj kaj rektoro de UAM aprobis la fondon de la Interlingvistikaj Studoj, sed la unua grupo startis en 1998 kun apenaŭ 10 partoprenantoj, kiuj rapide malpliiĝis. Kvankam por ebligi la partoprenon al diverslandanoj, la surlokaj sesioj estas minimumaj: nur unu semajno ĉiusemestre (raportoj pri la sesioj: Sesioj). Sed intertempe necesas labori, prezenti hejmtaskojn kaj fine, dum la sesio ekzameniĝi.
Mia celo estis kunvenigi universitatajn kolegojn el diversaj landoj, specialistojn de diversaj terenoj de esperantologio kaj interlingvistiko, ke ili gvidu specialajn kursojn kadre de tiuj ĉi 3-jaraj studoj por esperantistoj, tiel proponi al Esperantio similan seriozan filologian formadon kiel por aliaj lingvoj. Samtempe provizi ankaŭ la lingvistikajn kaj komuniksciencajn bazojn por la gestudentoj, analizi esperanton en lingvistika kaj interkultura fonoj. La specialiĝo pri instruado de esperanto en la 3-a jaro estas destinita por la formado de e-instruistoj. La tuta studformo estas unika en Esperantio. Bedaŭrinde, la E-fako en ELTE finis sian funkciadon.
La postdiplomaj interlingvistikaj studoj estas pagendaj, kio malfaciligas la partoprenon por multaj. Ekde 2002 ESF disponigas stipendiojn al kelkaj partoprenantoj kaj ekde tiam pli multaj povas ekstudi interlingvistikon en UAM. Tamen la finstudo postulas persistan laboron dum 3 jaroj kaj verkon de diplomlaboraĵo fine... kiel ankaŭ por aliaj universitataj fakoj. Bedaŭrinde la plimulto ne finas siajn studojn.
Jen kelkaj datumoj pri la 5 grupoj de la studoj (al la unua grupo eblis alaliĝi pli poste):
Komencojaro | Partoprenantoj | Nombro da landoj |
---|---|---|
1998+99+00 | 8+4+4 | 8: BE, CZ, DE, GB, MA, (PL), SE, USA |
2002 | 22 | 12: AT, BE, DE, FI, FR, HR, IR, HU, LT, (PL), RU, SE |
2005 | 25 | 13: DE, FR, HR, HU, IR, IT, JP, LT, SK, Sl, (PL), RU, UKR |
2008 | 12 | 8: BR, FR, GR, HR, IR, KR, UKR, USA |
2011 | 21 | 11: BR, CH, DE, ES, FR, HU, IT, (PL), RU, UKR, USA |
Dum la sesioj okazas po 4 kursoj, kiujn gvidis/as invititaj profesoroj: Katalin Kováts (HU/NL), István Ertl (HU/LU) Balázs Wacha (HU), Vera Barandovska (CZ/DE), Detlev Blanke (DE), John Wells (GB), Humphrey Tonkin (USA), Michel Duc Goninaz (FR), Aleksander Melnikov (RU) kaj Aleksander Korjenkov (RU), polaj prelegantoj: Lidia Ligęza, Tomasz Chmielik, Maria Majerczak, Zbigniew Galor kaj loka stabo en UAM: Michael Farris, Bradio Moro kaj Ilona Koutny. Porokaze gvidis kurson Sabine Fiedler, Probal Dasgupta, Vilmos Benczik, Kristin Tytgat kaj Ziko van Dijk.
- Krom la instruado kiun agadon plenumas la Interlingvistikaj Studoj?
Kompreneble universitato estas ne nur instruejo, sed ankaŭ esplorejo. Unu el la ĉefaj terenoj estas leksikografio. Startis antaŭ 10 jaroj projekto de temvortaro, kiu sistemigas la vortoprovizon laŭ temoj konsiderante la signiforilatojn inter la vortoj. Aperis nur tri etvortaroj po 2 temoj (Lernado kaj laboro 2002, Homa vivo kaj loĝado 2003, Lingvo kaj komunikado 2005) en la angla-esperanta-hungara versio, la lasta volumo ankaŭ an la germana-esperanta-pola versio (2008), la volumo pri Lernado kaj laboro ankaŭ en la litova. En la leksikografia laboro sub mia gvido partoprenas ankaŭ gestudentoj. Multaj aliaj volumoj atendas sian vicon ... kaj fonton de subteno.
Cetere leksikografio ĉeestas en mia vivo jam de tri jardekoj: mi kunredaktis la Hungaran-Esperantan vortaron kun I. Szerdahelyi (65 000 leksikaj unuoj, 1996). Vole-nevole ankaŭ terminologia laboro okazas kadre de IS, ja instruante ĝeneralan kaj aplikatan lingvistikon, necesas pripensi la terminojn.
Sistema prezentado de esperanta lingvistiko igas min esplori la problemajn terenojn de e-gramatiko. La diskutoj kun la gestudentoj kutime estas frutodonaj. IS iĝas metiejo. Kelkaj hejmaj taskoj atingas bonan nivelon kaj povas aperi en aliaj forumoj (ekz. verkoj de Marc Bavant en Lingva Kritiko, pluraj artikoloj de studentoj pri interlingvistikaj temoj en Grkg Humankybernetik). Sekvos nun internacia kunlaboro de IS kun kelkaj partneroj (ĉefe esperantistoj kiel E@I, EEU), kiun EU akceptis subteni en julio, cele al ellaboro de lingvistika portalo.
Interkultura komunikado estas evidenta esplorkampo por esperantologio, ja la lingvo kreiĝis por tiu ĉi celo. La internacia konsisto de la grupoj ebligas tiujn esplorojn. La enketo pri la esperantlingva bildo de la mondo antaŭ kelkaj jaroj donis interesajn rezultojn kaj atendas daŭrigon. Pretiĝas la unua lernolibro el la planita 6-voluma serio de la Interlingvistikaj Studoj ĝuste pri Komunikado kaj kulturo.
Por prezenti la rezultojn rilatajn al la IS (sed ne nur!) ni organizis Interlingvistikan simpozion en septembro de 2008 (festi samtempe la 10-jaran jubileon) kaj 2011 en UAM. La tria estas planata por 2014.
- Kiun pozicion havas la Interlingvistikaj Studoj en UAM?
La IS havas sian stabilan pozicion en UAM, ĝi aperas en la postdiploma oferto de la universitato (studia podyplomowe interlingwistyki). La Studoj allogas multajn eksterlandanojn kompare kun aliaj studoj.
Ni ekagis ankaŭ en alia kampo: ekde 3 jaroj kun Michael Farris mi organizas anglalingvan elekteblan tutjaran kurson Internacia komunikado – internaciaj lingvoj por la gestudentoj de la Lingvistika Instituto kun la partopreno de eksterlandaj gestudentoj, kiuj alvenas per Erasmus (international communication and international languages). Tie ni prezentas la historion kaj formojn de internacia komunikado, traktas etnajn kaj planlingvojn uzatajn en tiu celo kaj prezentas e-on kiel funkciantan lingvon en tiu rolo. En la dua semestro de la pasinta studjaro la gestudentoj ankaŭ mem provis plani lingvon. La eksperimento, kiun Katalin Kováts faris antaŭ kelkaj jaroj en la Altlernejo Berzsenyi (Szombathely, HU) pruviĝis bona ideo por konsciigi la gestudentojn pri lingvaj strukturoj. La skemismo kaj koncizeco de esperanto klare influis ilin.
Partoprenantino de la kurso, Marzena Antas, studentino de la fako etnolingvistiko magistriĝis en julio per pollingva diplomlaboraĵo (kun anglalingva resumo "Analysis of Attitudes towards English and Esperanto in Context of European Union's Language Policy") sub mia gvido. La 132 paĝa laboraĵo entenas krom la prezento de la lingvopolitiko de EU la analizon de propra reta enketo pri la aliro de junuloj al la lingvopolitiko de EU, pri la rolo de la angla kaj esperanto. Por la diplomlaboraĵoj de la IS vd. Edukado.net.
Mi partoprenis en la organizado de la konferenco pri Lingvoj kaj kulturoj de Centra-Orienta Eŭropo en 2011 en UAM, kie esperanto estis unu el la oficialaj lingvoj. Pro la partopreno de kelkaj esperantistoj ankaŭ la konferencaj volumoj entenas e-rilatajn materialojn (de Jozef Reinvart – Seán Ó Riain, Marek Blahuš, Petro Balaž kaj mi). La lingvistika revuo Język. Komunikacja. Informacja ’Lingvo. Komunikado. Informo’, kies redakciano mi tiam iĝis, akceptos ankaŭ en la futuro artikolojn pri interlingvistiko, same la universitata literatura revuo Porównania ’Komparoj’, kiu publikigis la artikolon de Á. Rátkai kaj pli frue recenzon pri la Enciklopedio de Esperanta Literaturo de Sutton.
Se oni traktas esperanton science, tiam ĝi havas sian naturan rolon en la paleto de lingvoj kaj lingvistikaj esploroj. Sed oni devas stari sur du piedoj....
- Dankon pro la intervjuo ....