image

En la foto: La interlingvistika grupo 2017-2020 kaj la instruista grupo 2019-2020

ARDA KAJ MULTKOLORA INTERLINGVISTIKA SESIO EN LA SUNA POZNANO

La studentoj de la 3-jaraj Interlingvistikaj Studoj de UAM atingis sian sesan, do lastan, semestron per la februara sesio (1-7.02.2020). En la lasta jaro ili jam laboris en du specialiĝoj: komunikado kaj instruado, krome komencis pretigi la finlaboraĵon, kiun ili defendos kadre de la lasta ekzameno en septembro.

Al la komunikada specialiĝo – krom la lokaj stabanoj koncerne la lingvajn aspektojn de komunikado, Ilona Koutny kaj Michael Farris – kontribuis ĉi-foje ankaŭ pola psikologino, Danuta Leyk, pri psikologiaj aspektoj de komunikado kaj prof. Bengt-Arne Wickström, konata specialisto pri lingvoekonomio, per kurso pri la ekonomiaj kaj politikaj aspektoj de komunikado. Cetere, li prezentis ankaŭ anglalingvan prelegon pri lingvopolitiko kadre de la sciencaj prelegoj de la Etnolingvistika Instituto (kie nun funkcias la Studoj) la 5-an de februaro.

Al la instruista specialiĝo aliĝis ankaŭ aliaj partoprenantoj por unu jaro kadre de la instruista trejnado, kiu realiĝas en la kunlaboro de UAM, ILEI kaj Edukado.net. Katalin Kováts gvidis la plejparton de la specialiĝo kun granda elano kaj sukceso. Kontribuis al la programo Zsófia Kóródy el la Interkultura Centro en Herzberg kaj Ilona Koutny prezentante i.a. tiklajn problemojn el la esperanto-gramatiko. Mallongan kurson pri e-literaturo gvidis Anne Jausions, eksstudentino de la Studoj.

image

En la foto: Patrick Morando gvidas modellecionon.

Por ĉiuj estis interese aŭskulti la prelegojn de Renato Corsetti pri la nuntempaj problemoj de la esperanto-movado kaj diskuti kun li pri la nunaj perspektivoj. Barbara Pietrzak traktis amaskomunikadon ĉerpante el siaj spertoj. Jam la unuan tagon okazis du prelegoj inter la informoj kaj konsultiĝoj: pri infanĝardena e-instruado fare de Grażyna Szubryczyńska kaj pri interkultura edukado fare de prof. Przemysław Grzybowski el la Universitato de Bydgoszcz. Okazis aldona prelego de François Lo Jacomo pri Unesco kaj de Barbara Pietrzak pri la pola Nobel-premiitino Olga Tokarczuk.

image

En la foto: Prelego de Renato Corsetti

La bonetosa komuna vespero nun komenciĝis per posttagmeza programo: Renato Corsetti prelegis pri denaskismo, poste Barbara Pietrzak rakontis pri la pola generalo Tadeusz Kościuszko [Tadeuŝ Koŝĉjuŝko], fine okazis aŭtora prezentiĝo de Anna Löwenstein. Kiel kutime, ankaŭ la gestudentoj prezentis kantojn, dancojn kaj muzikon. La meksikaj ritmoj kaj fine la kantoj de Zuzanna Kornicka kaptis la partoprenantojn. La sesion akompanis sabate agrabla ekskurso al Gniezno, la unua ĉefurbo de Pollando (10.-11. jc.) kun fama malnova katedralo.

image

En la foto: La merkreda komuna vespero

Sume partoprenis la sesion 17 studantoj: 7 el la postdiplomaj studoj kaj 10 el la instruista trejnado. Ili venis el 9 landoj (el Brazilo, Francio, Germanio, Italio, Koreio, Meksiko, Pollando, Rusio k. Usono), inter ili ankaŭ akademianoj. Bedaŭrinde la ĉina partoprenantino, Ĝoja, ne povis veni pro la epidemio en Ĉinio.

image

En la foto: Fine de la seminarioj: dankesprimo al la gvidantinoj flanke de la studentoj

Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

Interlingvistikaj Studoj