image

En la foto: István Ertl prelegas pri esperanta literaturo

RENKONTIĜO DE KULTUROJ DUM LA INTERLINGVISTIKA SESIO EN POZNANO

La septembra sesio de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz signifis la komencon de la dua studjaro de la 7-a interlingvistika grupo. Partoprenis ĝin 10 gestudentoj el 8 landoj (Brazilo, Ĉinio, Koreio; Germanio, Francio, Hispanio, Pollando kaj Rusio). Post plenumo de ekzamenoj sekvis 4 kursoj: la duan semestron de interlingvistiko gvidis – kiel kutime – Vera Barandovská-Frank, kontribuis al ĝi Ida Stria (eksstudentino de IS kiu doktoriĝis pri interlingvistika temo en 2016). Ŝi prelegis pri literaturaj kaj interretaj hobiaj lingvoj. Nicolau Dols (profesoro en la Universitato de Balearaj insuloj) instruis la konstruitan lingvon Toki Pona.

Enkondukon al ĝeneralaj leksikologio kaj semantiko gvidis Michael Farris el UAM kaj kontribuis Nicolau Dols. La dua semestro de esperanta gramatiko okupiĝas pri sintakso, kiun prezentis ĉi-foje Marc Bavant (eksstudento de IS, d-ro kaj membro de AdE) kaj Ilona Koutny. La tria semestro de esperanta literaturo koncentriĝis al la tria (postmilita) periodo, ĝin prezentis István Ertl (ia. redaktoro de Beletra Almanako).

Ĉeestis la semajnon ankaŭ Katalin Kováts, kiu taskita de ESF (Esperantic Studies Foundation), intervjuis la studentojn kun la celo informiĝi pri iliaj spertoj kaj planoj kaj eventualaj bezonoj de financa subteno. Aldonendas ke ESF pagas la studkotizojn de 6 studentoj kaj disponigas ankaŭ subvenciojn por vojaĝkostoj, kiuj el foraj landoj (aziaj kaj amerikaj), jes ja superhome ŝarĝas la studentojn.

La septembran sesion fermas kutime la kultura festivalo ARKONES (organizita jam la 34-an fojon ĉi-jare), dum kiu abundas prelegoj, kaj krom ili la ĉeestantoj, venintaj ne nur el diversaj partoj de Pollando, sed ankaŭ el aliaj landoj, kiel Germanio, Litovio, Francio, Ukrainio, Ĉinio, Koreio, povis ĝui muzikajn kaj artajn prezentojn.

La programon de ARKONES multe riĉigis la kontribuaĵoj de la prelegantoj kaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj (Nicolau Dols, István Ertl, Michael Farris, Ilona Koutny, Ida Stria, Katalin Kováts kaj Christophe Chazarein). La kortuŝa kaj altnivela koncerto de la koreoj realiĝis danke al la kontribuo de Unika (Jung Yuro), studentino de la IS.

La semajno estis utila kaj interesa renkontiĝo de diversaj – eĉ aziaj – kulturoj pere de Esperanto.

image

En la fotoj: La koncerto de korea muziko

image

Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

Interlingvistikaj Studoj