István Szerdahelyi (1924-87) naskiĝis antaŭ 100 jaroj. Tio donas la okazon rememori pri li. Li estas grava persono de la historio de interlingvistiko kaj esperantologio.
Li dediĉis sian vivon al la esplorado de tiuj ĉi terenoj kaj instituciigis ilian sciencan esploradon kadre de la universitataj studoj pri esperantologio en la Budapeŝta
Eötvös-Universitato (ELTE). Fine de lia vivo li iĝis prezidanto de ILEI, membro de AdE kaj honora membro de UEA. Oni povas trovi lin inter la 200 eminentaj esperantistoj
en Nia diligenta kolegaro (Gorecka & Korĵenkov 2018).
Profesoro Szerdahelyi multe verkis, plenumis enorman laboron, traserĉante bibliotekojn, tralegante diverslingvajn librojn kaj skribante ĉion per tajpilo.
Tio estis antaŭ la reta epoko, pro tio lia verkaro ne estas tiom konata kiel ĝi meritus.
István Szerdahelyi, Elektitaj artikoloj estas jam la 4-a volumo de la serio Interlingvistikaj Studoj. La libro donas superrigardon pri la multflanka agado de profesoro Szerdahelyi,
ĝi entenas kelkajn liajn artikolojn kiuj ne estas alireblaj, sed estas ankaŭ nuntempe aktualaj. La elekto estas subjektiva kaj determinita ankaŭ de la teknikaj eblecoj.
Ĉi tie reaperas lia ampleksa artikolo Enkonduko en interlingvistikon kun abunda bibliografio (1979). Interlingvistiko okupiĝante pri internacia komunikado kaj la rolo de planlingvoj en tio –
kiel tereno de aplikata lingvistiko – rilata ankaŭ al lingvoplanado kaj -politiko estis tiam nova aliro.
La esploroj de Szerdahelyi fokusiĝis al la lingvistikaj aspektoj de Esperanto, i.a. al la morfologia strukturo de Esperanto, kaj kontraŭis la tiaman akademian koncepton pri gramatika karaktero de radikoj
(ĝis nun ne reviziitan!), proponis alian aliron (Vorto kaj vortelementoj 1976). Li komencis ankaŭ la semantikan analizon de Esperanto, antaŭe neglektitan kaj ĝis nun ne ellaboritan kio gvidis lin
al etimologio (1987), li analizis la pruntoprocezon de Zamenhof de latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj kaj identigis la influon de slavaj lingvoj.
Szerdahelyi estis ĝisosta pedagogo, ŝatata preleganto, verkis lernolibrojn, gvidis la 5-landan eksperimenton por esplori la hipotezon ke Esperanto kiel unua fremda lingvo povas faciligi
la lernadon de la sekvaj – ĉefe latinidaj kaj ĝermanaj – lingvoj en la 1970-aj jaroj. Ankaŭ tio atendas daŭrigon kiel pluraj liaj komencitaj esploroj.
Lingvoj: Esperanto