Interlingvistiko. Enkonduko en la sciencon pri planlingvoj

Interlingvistiko, origine scienco stariganta normojn por helplingvoj, plivastigis sian esplor- kaj studobjekton dum cent jaroj da sia ekzisto. Ĝi iĝis interdisciplina sciencobranĉo, kiu kovras ne nur historion, teorion kaj praktikan esploron de planlingvoj, sed krome lingvoplanandon, lingvonormigon, multingvecon, lingvopolitikon kaj aliajn aspektojn de komunikado, inklude de internacia uzado de etnaj lingvoj. Larĝe difinata kompreno kaj malfermas al interlingvistiko novajn horizontojn kaj ebligas pli profundan specialiĝon en unuopaj aspektoj.

Interlingvistiko estas ekde la pasinta jarcento instruata kiel studobjekto, dume la enhavo de unuopaj lecionoj varias laŭ specialiĝo de la koncerna instruisto. La Interlingvistikaj Studoj de AMU estas unikaj interalie pro tio, ke la „studentoj” estas ofte lingvistoj aŭ / kaj alifakaj specialistoj, kiuj per siaj laboraĵoj pliriĉigas la kursenhavon. Tiu ĉi lernolibro estas rezulto de dudekjaraj spertoj de studado kaj instruado en kunlaboro de la instruistino kaj la studentoj. La prezentata materialo respegulas iliajn preferojn kaj dezirojn pri enhavo de la enkonduka interlingvistika kurso.

La unua volumo de la lernolibroserio de IS de AMU povas esti bona fonto por ĉiuj interesiĝantoj pri planlingvoj kaj internaciaj lingvoj.