• Koutny, Ilona 2018: Tipologia karakterizo de esperanto kiel natura lingvo

    Por tipologie karakterizi esperanton kaj trovi ĝian lokon inter la naturaj lingvoj, necesas esplori ĝin laŭ diversaj kriterioj aplikataj por etnaj lingvoj kaj kompari ĝin kun la paletro de naturaj lingvoj. ...

    La artikolo aperis en: Christer Kiselman & Renato Corsetti & Probal Dasgupta (red.) 2018: Aliroj al Esperanto. Dobřichovice: Kava-Pech. 129-146.

    Malneto de la artikolo elŝuteblas en la PDF-formato

  • Koutny, Ilona 2018: De la planlingvo de Zamenhof ĝis nature disvolviĝanta lingvo: etapoj de la evoluo de Esperanto

    Prelego prezentita dum la konferenco organizita la 11-an de decembro 2017 de la Pola Akademio de Sciencoj en Romo en kunlaboro kun Itala Esperanto-Federacio por festi la 100. datrevenon de la morto de L.L. Zamenhof.

    La teksto aperis en: CONFERENZE 141, Ludwik Zamenhof okaze de la centa datreveno de la morto, Aktoj de la kunveno, Accademia Polacca delle Scienze, Biblioteca e Centro di Studi a Roma, 2018

  • Koutny, Ilona 2016: Esperantologio kaj formado de esperanto-instruistoj en universitato

    Instruado de esperanto en la oficiala eduksistemo estas grava el la vidpunkto de ĝia statuso – kiel ankaŭ por etnaj lingvoj – alie ĝi restas en la kadro de hobioj. Esperantistoj ofte batalas por la rekono de la loko de esperanto inter la naturaj lingvoj kaj por ĝia enkonduko en la lernejojn. ...

    La teksto aperis en: Prelegaro de la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado do Esperanto. Red. Grosjean, Mireille. ILEI 26-33.

  • Koutny, Ilona: Tipologia karakterizo de esperanto kiel natura lingvo

    (Interlingvistikaj Studoj, UAM, Poznań, 2015)

    Por tipologie karakterizi esperanton kaj trovi ĝian lokon inter la naturaj lingvoj, necesas esplori ĝin laŭ diversaj kriterioj aplikataj por etnaj lingvoj kaj kompari ĝin kun la paletro de naturaj lingvoj. ...

    La angla versio de la artikolo aperis en JKI 10. 2015: 43-62. - vidu: http://jki.amu.edu.pl

  • Koutny, Ilona: Esperanto en Komputa Lingvistiko

    Trakti lingvon per komputilo aperis jam komence de komputiko (en la 50-aj jaroj) inter la celoj de la komputilaplikoj. Ankaŭ esperantistoj proponis jam frue (en la 70-aj jaroj) esperanton kiel modelon por la komputila lingvoprilaboro. La aŭtorino, kiu mem partoprenis en kelkaj projektoj kaj redaktis libron pri la temo antaŭ 25 jaroj (Perkomputila Tekstoprilaboro 1985), trarigardas la komencojn de esperanta komputa lingvistiko, prezentas ĝiajn diversajn terenojn, i.a.: parolsintezo kaj -rekono, sintaksaj analizo kaj genero, maŝina tradukado, komputa leksikografio, komputile asistata lingvolernado laŭ la skemo: taskoj, problemoj, specifeco de esperanto kaj projektoj. La evolutendencoj de la tereno estos skizataj. Interlingvistikaj Studoj, UAM Poznań, Pollando.

    La teksto aperis en: Nosková, Katarina & Baláž, Peter (red. 2011): Modernaj teknologioj por Esperanto. KAEST 2010. Partizánske: E@I. 91-104.

  • Koutny, Ilona: Interkultura komunikado

    La artikolo estis prezentata kiel prelego enkadre de Internacia Kongresa Universitato dum la 83a Universala Kongreso de Esperanto en Montpeliero (Francio) 1 - 8a de aŭgusto 1998 kaj aperis en: Wandel, A. (red. 1998): Internacia Kongresa Universitato. Rotterdam: UEA.

  • Koutny, Ilona: Interkultura komunikado en Eŭropo – la angla kaj esperanto kiel alternativaj komunikiloj

    La teksto estis publikigita en la libro: Symposium on Communication Accross Cultural Boundaries. 2005. Red. Ch. Kiselman. Dobrichovice: Kava-Pech. Artikolo surbaze de prelego farita dum la „Symposium on Intercultural communication” de la Sveda Akademio kaj la Akademio de Esperanto en 2003.

  • Koutny, Ilona: Esperantlingva bildo de la mondo

    La teksto aperis en: Detlev Blanke, Ulrich Lins (red.): La arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin. Rotterdam: UEA, 2010: 290-305. La studo – surbaze de reta enketo – provas prezenti diversajn aspektojn de la esperantlingva bildo de la mondo kaj serĉos respondon al la demando, kiomgrade la elektitaj terenoj estas influataj de la fontolingvoj de Esperanto, de la gepatra lingvo de esperantistoj kaj kiom ili fontas el la specifa strukturo kaj kulturo de Esperanto mem.
    En la gramatika sistemo esploratas: la seksismaj trajtoj; la fiksiĝo de specifaj, prototipaj signifoj ĉe derivitaj vortoj; la produktivo de bazaj vortoj. Enkadre de la leksiko analizatas: kolornomoj; kulturdependaj vortoj kaj esprimoj; la signifometaforigo; lingvaj stereotipoj. Ankaŭ la pragmatika flanko kiel elvokivo kaj ĝentileco estas prezentata.

  • Koutny, Ilona: Esperanta leksikografio en la epoko de komputiloj

    La teksto aperis en: Abunda fonto. Memorlibro omaĝe al prof. Istvan Szerdahelyi. Ilona Koutny (ed.). 2009. Poznań: ProDruk. 402-407.

  • Galor, Zbigniew: Esperanto-movado: ĉu perdita komunumo?

    Aperis en: S.Fieldler, L. Haitao 2001: Studoj pri interlingvistiko/ Studien zur Interlinguistik. Festlibro por Detlev Blanke. Praha: KAVA-PECH, vd. ankaŭ http://www.lingviko.net/db/34_galor.htm. La demando pri karaktero de E-komunumo akompanas la E-movadon en ĝia tuta ĝisnuna historio. Inter diversaj bildoj tiurilate oni povas trovi imagojn de: "monda familio", "pacbatalantoj", "nacio", "ŝtato", "diasporo". Tiel esprimiĝas pluraj aspektoj de la fenomeno. La gravecon de la demando en nuntempaj cirkonstancoj influas ankaŭ ŝanĝoj, kiuj okazas kaj ekstere kaj interne de la movado. Trarigardo de ĉefaj aliroj al E-komunumo kaj rolo de kulturo en ĝi permesas provon respondi la demandon pri specifeco de E-komunumo.

  • Barandovská-Frank, Věra: Latinidaj planlingvoj

    (AIS kurso, 1 studunuo)

  • Barandovská-Frank, Věra: Conlangs – (novaj) planlingvoj

    (AIS kurso, 1 studunuo)

  • Stria, Ida 2018: Vivanta lingvo. Ĉu ekzistas unueca bildo de la mondo de esperantistoj?

    Prelego prezentita dum la konferenco organizita la 11-an de decembro 2017 de la Pola Akademio de Sciencoj en Romo en kunlaboro kun Itala Esperanto-Federacio por festi la 100. datrevenon de la morto de L.L. Zamenhof.

    La teksto aperis en: CONFERENZE 141, Ludwik Zamenhof okaze de la centa datreveno de la morto, Aktoj de la kunveno, Accademia Polacca delle Scienze, Biblioteca e Centro di Studi a Roma, 2018