ETVORTAROJ en la serio CELTRAFO

La laŭtemaj etvortaroj plene trafas vian celon, se vi volas perfektigi vian lingvoscion, paroli kaj skribi pri iu temo per riĉa vortprovizo, aŭ ekzameniĝi. La ĉ. 1200 vortoj kaj esprimoj en la unuopaj temoj estas ordigitaj sub ofte uzataj kapvortoj laŭ la praktikaj bezonoj de lingvouzo (verboj, adjektivoj kaj parencaj esprimoj estas ĉemane por priskribi situaciojn). Fine de la etvortaroj kelkaj leksikaj kaj komunikaj ekzercoj por esperanto helpas la prilaboron de la temoj memstare aŭ en grupo.

La etvortaroj helpas ankaŭ dum la lernado de la aliaj du lingvoj (angla - hungara, litova aŭ germana - pola). En la vortostoko kaj aranĝo speguliĝas la lingva bildo de ĉiuj tri lingvoj.

Antaŭaj volumoj de la serio:

  • Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lernado kaj Laboro. 2002
  • Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lingvo kaj Komunikado. 2003. Elĉerpita.
  • Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Homa vivo kaj Loĝado 2005
  • Angla-Esperanta-Litova etvortaro pri Lernado kaj Laboro. 2005
  • Ili mendeblas (krom AEH2) ĉe UEA aŭ la aŭtoro, rabato por 3 ekzempleroj.

    El la Germana-Esperanto-pola
    etvortaro pri lingvo kaj komunikado:

    Sprache f lingvo język
    Mutter~ gepatra ~ ~ ojczysty
    Fremd~ fremda ~ ~ obcy
    natürliche ~ natura ~ ~ naturalny
    Plan~ plan~ ~ planowany
    » sich verbreiten » disvastiĝi » rozpowszech-ni(a)ć się
    abstammen von deveni de io pochodzić od czego
    aussterben formorti wymierać
    agglutinierende aglutina aglutinacyjny
    gefährdete endanĝer(igit)a zagrożony
    gemeinsame komuna wspólny
    Sprachverwandt-schaft f lingvoparenceco pokrewieństwo językowe
    Universalie f universalaĵo uniwersalia pl
    Sprachgebiet n lingvo|regiono/areo obszar językowy
    Anglophonie-Gebiet Anglalingvio obszar anglo-języczny