image

5-a Interlingvistika Simpozio en UAM

La Interlingvistikaj Studoj (Etnolingvistika Instituto, Novfilologia Fakultato, Adam Mickiewicz Universitato en Poznano, Pollando) organizis sian kvinan internacian interlingvistikan simpozion inter 17-18.09.2020 en Poznano en virtuala formo. La ĉefa temo:

Rolo de lingvoj en interkultura komunikado

Priskribo de la simpozio:

Interkultura komunikado estas ĉiutaga afero en nia tutmondiĝinta epoko. La renkontiĝo de homoj el malsamaj kulturoj povas konduki al miskomprenoj kaj konfliktoj. Nur la kono de la propra kaj alia kulturoj, konscio de kaj malfermiteco por malsameco povas gvidi al efika interkomunikado. Ankaŭ la uzata lingvo inter la komunikantoj (ĉu la gepatra lingvo de unu el la partneroj aŭ komuna interlingvo) havas sian rolon en la sukceso de la komunikado. Kian rolon havas la internaciaj lingvoj kiel la angla, hispana ktp. kaj la internaciaj planlingvoj kiel esperanto, ĉu en interpersona, ĉu en internacia kunteksto, staras en la fokuso de simpozio.

Programo (PDF):
Programo

Resumoj de prelegoj (PDF):
Resumaro


Rekorda Interlingvistika Simpozio (raporto)

La 5-a Intelingvistika Simpozio – organizata ĉiun 3-an jaron de la Interlingvistikaj Studoj de Adam Mickiewicz Universitato (AMU), en Poznano (Pollando) – sukcese okazis inter 17-18.09.2020. virtuale, kun la ĉefa temo: “Rolo de lingvoj en interkultura komunikado”. La celo estis kunvenigi esploristojn – esperantistojn kaj ne-esperantistojn – por prezenti siajn alirojn al interkultura komunikado, analizi la eblecojn kaj problemojn en la tereno de lingvistiko, lingvopolitiko kaj kulturo kaj komenci dialogon.

Post la bonvenigo far la gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj, prof. Ilona Koutny kaj malfermo far vicrektorino de AMU, prof. Katarzyna Dziubalska–Kołaczyk okazis preskaŭ 60 prelegoj en 3 sekcioj ambaŭtage kaj du blokoj da ĉefprelegoj, krome 3 diskutrondoj. Estis grava defio organizi tian aranĝon en virtuala formo, kunigi kolegojn el Eŭropo, Ameriko kaj Azio en la sama tempo kaj kunmeti prelegojn en 3 lingvoj: Esperanto, angla kaj pola laŭ subtemoj. La simpozio estis vere internacia dank’al la prelegantoj kaj diskutgvidantoj el 23 landoj (70% ekster Pollando; lingvo de la prelegoj: 31 esperante, 22 angle, 4 pole).

image

En la foto: Malfermo de la Simpozio (vicrektorino de UAM prof. Katarzyna Dziubalska-Kołaczyk kaj organizantoj prof. Ilona Koutny, dr Ida Stria, mgr Michael Farris)

La programo estis riĉa kaj la diskutoj viglaj. La ĉefaj sekcioj (en pluraj blokoj) estis interkultura komunikado, lingvopolitiko kaj interkultura instruado. Ankaŭ la diskutrondoj traktis tiujn ĉi temojn ĵaŭde vespere (gvidataj de Ilona Koutny, Federico Gobbo kaj Duncan Charters) donante eblecon por dialogo inter esperantistaj kaj aliaj kolegoj.
Esperantologio (unuavice esperanta lingvistiko), aperis en pluraj blokoj en elstara reprezento de la esperantistaj fakuloj (i.a. Vera Barandovská-Frank, Renato Corsetti, Nicolau Dols Salas, Sabine Fiedler, Federico Gobbo, Przemysław Grzybowski, Goro Kimura, Katalin Kováts, Sergej Kuznecov, François Lo Jacomo, Vincente Manzano Arrondo, Timothy Reagan, Klaus Schubert, Ida Stria, Humphrey Tonkin, Bengt-Arne Wickström). Ni mencias ankaŭ la specialan blokon kaj ĉefprelegon pri gestolingvoj (kun la partopreno de surda esploristino). La publiko povis demandadi tuj post la prelegoj kaj en la diskutejoj post la sesioj.

Dank’ al la virtuala formo pli ol 300 aliĝintoj el la tuta mondo (el 51 landoj de 5 mondopartoj de Eŭropo ĝis Oceanio) povis sekvi la programon. La aliĝintoj povos rerigardi la prelegojn dum unu monato en la platformo, poste nur kelkaj elektitaj prelegoj aperos publike en speciala Youtube-kanalo. Estas planate aperigi monografion el elektitaj kaj prilaboritaj prelegoj post la simpozio.

Dum la fermo, post la dankvortoj de la gvidantino de la Interlingvistikaj Studoj, okazis raportoj pri la ĉefaj temoj. La tuto fermiĝis per mallonga muzika adiaŭo prezentita de la loka kantistino, Suzana Kornicka, kiu kutime vigligas la bankedojn dum la interlingvistikaj sesioj kaj simpozioj.

Ni dankas la kunlaboron al Katalin Kovats, gvidanto de la edukista portalo Edukado.net, la bonegan teknikan realigon al la teamo de E@I – Sonja, Dorota, Matthieu sub la gvido de Petro Balaž – kun kiuj ni estis en konstanta rilato dum la lastaj semajnoj. Same ni dankas al la fondaĵo ESF (Esperantic Studies Foundation) kiu helpis la financan flankon de la teknika aranĝo.

La organizantoj: Ilona Koutny, Ida Stria, Michael Farris


Subteno

Uniwersytet im. Adama Mickiewicza
Esperantic Studies Foundation
E@I
Edukado.net

Kontakto:
Interlingvistikaj Studoj, Etnolingvistika Instituto (prof. Ilona Koutny)
Adam Mickiewicz Universitato
al. Niepodległości 4
PL-61-874 Poznań, POLAND
interlingv@gmail.com / interlin@amu.edu.pl
http://interl.amu.edu.pl

Interlingvistikaj Studoj