reen al la Enkonduko | al la
Studplano | al la Ligoj | Hejmen Vigla interlingvistika sesio en UAM, Pollando   Inter
    la 28a de januaro kaj la 3a de februaro okazis la dua sesio de la
    postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam
    Mickiewicz por la novaj gestudentoj: 25 homoj el 12 landoj
    partoprenis ĝin. Malgraǔ la plenŝtopita programo, inter kiuj 4 ekzamenoj
    kaj la malvarma vetero, la semajno estis tre bonetosa kaj vigla.  La sekvaj kursoj okazis: enkonduko en morfologion kaj
    sintakson kun ekzemploj el diversaj lingvoj (Michael Farris),
    esperanta literaturo de la dua periodo (Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik), interlingvistiko 2
    (Vera Barandovská-Frank kaj Bradio Moro) kaj esperanta gramatiko 1 kun
    diskutigaj problemoj kiel la radikkaraktero (Ilona Koutny). Por
    la merkreda vespero la grupo pretigis kulturan programon por kiu
    invitis ankaǔ la lokajn esperantistojn. Estis kantoj kaj muziko, lumbilda
    prezento kaj projekciado de mallonga filmo farita dum la malfermo en
    septembro kie la studoj kaj la gestudentoj prezentiĝas. La universitatan
    programon kompletigis ekskurso al Toruń sabate, kie eblis rigardi la urbon
    kaj muzeojn kun esperantista gvidado.       d-ino Ilona Koutny,    reen al la Enkonduko | al la
Studplano | al la Ligoj | Hejmen
La sesio de Februaro 2006
(dua semestro)
    
 membro de AdE, gvidanto de Interlingvistikaj Studoj (Lingvistika
    Instituto, Universitato Adam Mickiewicz, Miedzychodzka 5, PL-60-371 Poznan;
    rete: ikoutny@amu.edu.pl)