reen al la Enkonduko | 
al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen     La nova grupo, kiu altiris partoprenantojn el foraj landoj, kiel 
Brazilo, Usono kaj Grekio, en bona etoso travivis sian duan sesion (31.01 – 
6.02.2009) kaj la unuajn ekzamenojn. Vizaj problemoj malhelpis, ke la du iranaj 
gestudentoj alvenu. Vera Barandovska-Frank enkondukis la partoprenantojn al 
interlingvistiko; la pola literatura duopo – Lidia Ligęza kaj Tomasz Chmielik 
analizis la e-literaturon de la dua periodo; Michael Farris klarigis la bazajn 
nociojn de morfologio kaj sintakso per diverslingvaj ekzemploj; Ilona Koutny 
diskutis kun la gestudentoj pri tiklaj problemoj de e-morfologio, kiel 
radikkaraktero. La komuna vespero kun partopreno de poznanaj esperantistoj 
cxi-foje komencigxis per prelego de Josip Pleadin, gasto el Kroatio, redaktoro 
de leksikono pri esperantlingvaj verkistoj (Ordeno de Verda Plumo). Post la sesio, laux la invito de Teresa Nemere kaj Maria Pokrzywnicka, okazis 
unutaga ekskurso al Toruń kun vizitoj en Kopernik-Muzeo kaj Etnografia Muzeo, 
kun esperanta gvidado.   Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj      EN KONSTRUO GHIS FINO DE APRILO     reen al la Enkonduko | 
al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen
La sesio de Februaro 2009
(dua semestro)
Vintra interlingvistika sesio en 
2009
LIGOJ AL FOTOJ EL LA ARANĜO