reen al la Enkonduko | 
al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen   Duobla sesio en la Universitato Adam Mickiewicz. en Poznań.   Ora pola aǔtuno akceptis la partoprenantojn de la sekva interlingvistika sesio kaj de la 
	instruista trejnado en UAM, Poznano. La 3a semestro de la trijara 
	studado ofertis - ankaǔ ĉi-foje - interesan programon kun elstaraj prelegantoj: pri interlingvistiko Vera Barandovska, pri esperanta literaturo Istvan Ertl, pri esperanta gramatiko Probal Dasgupta, pri 
	ĝenerala lingvistiko Michael Farris. Prof. Dasgupta renkontiĝis ankaǔ kun aliaj kolegoj en la Lingvistika Instituto de UAM. La unua sesio de la unujara instruista trejnado (komuna entrepreno de UAM kaj ILEI) okazis paralele, - sed ebligante parte sperti la suprajn kursojn -, sub la sindediĉa gvido de Katalin Kovats kun la kontribuo de Ilona Koutny. Naǔ partoprenantoj el 8 landoj estis inicataj al la praktiko de instruista profesio. Ili povis konsulti abundan instrumaterialon kaj provi la teknikojn. La lastan tagon okazis la sekva KER-ekzameno, al kiu aliĝis 10 personoj (5 el la instruista trejngrupo). Merkrede la fervojista domo donis lokon al la kutima komuna vespero de studantoj, studintoj, prelegantoj kaj lokaj esperantistoj ebligante komunan amuziĝon. La kultura aranĝo Arkones, ĉi-foje jubilea, 25a (18-20.09) atendis semajnfine la interesiĝantojn kun abunda programo de la subjektiva prelego de la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta (Esperanto, Barato kaj UEA) tra la muzikaj prezentadoj de la tradicia mielvespero 
	ĝis teatraj prezentadoj (Jalta E-teatro, Zamenhof-prezentoj de M. Miglucci, de G. Handzlik). Okazis prelegoj pri UEA kaj Unesko, pri Lidia Zamenhof kaj Istvan Szerdahelyi...  La kunordigo de diversaj entreprenoj pruviĝis sukcesa   Jen kelkaj bildoj:   Preparis:    reen al la Enkonduko | 
al la Studplano | al la Ligoj | Hejmen
La sesio de Septembro 2009
(tria semestro)
	
 http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/album/150279
	
	http://picasaweb.google.hr/teao1o1/EnLaFakultato?authkey=Gv1sRgCKu4qsTC5vb6UQ#
http://picasaweb.google.hr/teao1o1/KomunaVespero?authkey=Gv1sRgCKbtxN3rlNv70AE#
http://picasaweb.google.hr/teao1o1/Poznano1?authkey=Gv1sRgCNvf1Zfxwda3Pg#
http://picasaweb.google.hr/teao1o1/ArkonesXXV?authkey=Gv1sRgCMeQ9anRu52YGQ#
http://picasaweb.google.hr/teao1o1/Poznano2?authkey=Gv1sRgCI636oLknue9jgE#
 
	Dr hab. Ilona Koutny, akademiano
	Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
	Universitato Adam Mickiewicz
	al. Niepodleglosci 4, PL-61-874 Poznan
T: +48 61-829-36-75
hejme: +48 61-872-83-09
	http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html