image

En la foto: La grupo 2014-2017 dum mallonga paŭzo

RIĈA SEPTEMBRA PROGRAMO EN POZNANO

Fine de septembro la esperanta vivo en Poznano (Pollando) vigliĝas pro la universitata interlingvistika sesio (en AMU) kaj la kultura festivalo Arkones. La kunordigo de la du aranĝoj jam de jaroj montras bonajn rezultojn. Arkones ofertas riĉan kulturan programon: viglaj muzikkoncertoj, interesaj spektakloj kaj filmoj, atentokaptaj prelegoj kaj ludoj amuzas la partoprenantojn. Aliflanke la prelegantoj kaj kelkaj partoprenantoj de la interlingvistika sesio kontribuas al la programo.

Ĉi-foje prelegis Vera Barandovská-Frank (pri slavaj planlingvoj), István Ertl (pri Beletra Almanako kaj pri Spritaj splitoj kaj preskeraroj), Nicolau Dols (pri la kulturo de Majorko), Zbigniew Galor (analizis la problemojn el la libro verkita kun Jukka Pietiläinen UEA en konscio de Esperantistoj), Aleksander Korĵenkov (pri Kongresaj paroladoj), Tomasz Chmielik (pri la antaŭmilita juda mondo; prezentis la novan Historion de Esperanto-literaturo kaj kun István Ertl la tradukitan poemvolumon de la pola nobelistino Wisława Szymborska), kaj Michael Farris (pri la anglalingva industrio).

image

En la foto: Tomasz Chmielik kaj István Ertl

Ankaŭ kelkaj kursanoj prezentis interesajn temojn: Fernando Pita (la libron pri la kulturo kaj lingvo de la tupioj), Suso Moinhos (la galegan literaturon), Rafael Zerbetto (la brazilan verkiston Guimarães Rosa), Felix Jimenez Lobo (malnovan retrovitan e-filmon), Johan Derks (falsajn eŭropajn amikojn) kaj Michał Kozicki (fervojajn muzeojn). Speciala evento estis la prezento de la libro Kiel dono de la mano, poemoj de polaj poetoj, esperantigitaj far Lidia Ligęza, kun partopreno de poetoj kaj kunlaboro de kelkaj gestudentoj de la Studoj.

La studsesio (19-25.09.2015) estis same riĉa. Dr Marc Bavant (eksstudento de la Studoj) kun Ilona Koutny skizis la sintakson de esperanto, Michael Farris enkondukis la gestudentojn en leksikologion kaj semantikon. Prof. Vera Barandovská-Frank daŭrigis la temon de planlingvoj kaj István Ertl prelegis pri la tria periodo de la esperanta literaturo. Alvenis ankaŭ prof. Melnikov kaj prezentis sian Gvidlibron tra Esperantio, krome prof. Nicolau Dols, kiu gvidis fonetikon antaŭ unu jaro, ĉi-foje li prelegis angle en la Lingvistika Instituto de AMU. Post la merkredaj ekzamenoj okazis komuna vespero kun poemoj kaj kantoj, tio donis eblecon renkontiĝi kun lokaj esperantistoj kaj aŭskulti Suzanan (Zuzanna Kornicka), kiu festis la eldonon de sia unua disko Malsato de espero.

La semajno estis neforgesebla ankaŭ dank' al la 20 partoprenantoj el 10 landoj.

Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

image

En la foto: D-ro Marc Bavant prelegas pri la sintakso de Esperanto.
(Fotoj el FB de Suso kaj Karina)

Interlingvistikaj Studoj